Jean Harlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Harlow
Persona informo
Jean Harlow
Naskonomo Harlean Harlow Carpenter
Naskiĝo 3-an de marto 1911 (1911-03-03)
en Kansasurbo
Morto 7-an de junio 1937 (1937-06-07) (26-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lake Forest Academy • The Barstow School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Jean Harlow
Familio
Patrino Jean Harlow vd
Edz(in)o Paul Bern • Harold Rosson vd
Profesio
Alia nomo Jean Harlow vd
Okupo aktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1928–1937 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean HARLOW (denaske Harlean Harlow Carpenter; 3a de Marto, 1911 – 7a de Junio, 1937) estis usona aktorino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Konata pro sia ludado de roluloj de "bad girl" (malica junulino), ŝi estis la ĉefa seksosimbolo de la komencaj 1930-aj jaroj kaj unu el la difinaj figuroj de la antaŭkoda epoko de la usona kinarto.[1] Ofte kromnomita la "Bomba Blondulino" kaj la "Platena Blondulino", Harlow estis populara pro siaj roluloj kiel "Laughing Vamp" (ridetanta fatala virino). Harlow agadis en la kinindustrio dum nur naŭ jaroj, sed ŝi iĝis unu el la plej grandaj filmostelulinoj de Holivudo, kies bildo en la publiko restis dum longe. En 1999, la Usona Kininstituto rangigis Harlow kiel 22a en sia listo de plej grandaj legendaj virinoj en klasika Holivuda kino.[2]

Jean Harlow en 1933.

Harlow estis dekomence dungita de la komerca magnato Howard Hughes, kiu reĝisoris ŝian unuan gravan rolon en Hell's Angels (1930). Post serio de malsukcesaj filmoj laŭ la kritiko, kaj perdo de intereso de Hughes en ŝia kariero, Metro-Goldwyn-Mayer aĉetis la kontrakton de Harlow en 1932[3] kaj modelis ŝin por ĉefroloj en serio de sukcesoj konstruitaj sur ŝia komedia talento: nome Red-Headed Woman (1932), Red Dust (1932), Dinner at Eight (1933), Reckless (1935) kaj Suzy (1936). La populareco de Harlow rivalis kaj poste superis tiujn de la ĉefaj virinoj de MGM nome Joan Crawford, Greta Garbo kaj Norma Shearer. Ŝi mortis 26-jaraĝa pro rena malsufiĉo dum la filmado de Saratoga. MGM finkompletigis la filmon per uzado de korpaj dublantinoj kaj publikigis ĝin malpli ol du monatojn post ŝia morto; ĝi iĝis la plej sukcesa filmo de MGM de 1937, aame kiel la plej enspeziga filmo de ŝia kariero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mashon, Mike; Bell, James (30a de Aprilo 2014). "Pre-Code: Hollywood before the censors". Sight & Sound. Alirita la 19an de Decembro, 2021.
  2. [1] "'AFI's 100 Years ... 100 Cheers: America's Most Inspiring Movies,' to Be Broadcast Wednesday, June 14 on the CBS Television Network" (Press release). American Film Institute. 1a de Junio, 2006. Arkivita el la originalo la 24an de Decembro 2015. Alirita la 25an de Oktobro, 2019.
  3. Vieira, Mark A. (2009). Irving Thalberg: boy wonder to producer prince. Los Angeles: University of California Press. p. 178. ISBN 978-0-520-26048-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]