Joel McCrea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joel McCrea
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1905 (1905-11-05)
en Kalifornio
Morto 20-an de oktobro 1990 (1990-10-20) (84-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Pomona College vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Frances Dee vd
Infanoj Jody McCrea vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1927– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joel Albert McCrea (5a de Novembro, 1905 – 20a de Oktobro, 1990) estis usona aktoro kies kariero ampleksis al granda vario de ĝenroj laŭlonge de preskaŭ kvin jardekoj, inter kiuj menciendas komedioj, dramoj, amaferoj, trileroj, aventuroj kaj vakeraj filmoj, pro kiuj li iĝis plej bone konata.

Li aperis en ĉirkaŭ cento da filmoj,[1] kaj protagonistis en ĉirkaŭ ok dek el ili, inter kiuj en la spiona trilero de Alfred Hitchcock nome Foreign Correspondent (1940), la klasikaj komedioj de Preston Sturges nome Sullivan's Travels (1941), kaj The Palm Beach Story (1942), la amafera filmo Bird of Paradise (1932), la aventura klasikaĵo The Most Dangerous Game (1932), la maldecetosa komedio de Gregory La Cava nome Bed of Roses (1933), la sesfoje nomumita al Oskar-premio amafera komedio de George Stevens nome The More the Merrier (1943), la filmoj de William Wyler nome These Three, Come and Get It (ambaŭ de 1936) kaj Dead End (1937), la filmo de Howard Hawks nome Barbary Coast (1935), kaj plurnombraj vakeraj filmoj, kiel Wichita (1955) kiel Wyatt Earp kaj la filmo de Sam Peckinpah nome Ride the High Country (1962), kun Randolph Scott.

Li estis protagonisto en totalo de tri filmoj nomumitaj al Oskar-premio al Plej Bonkvalita Filmo: nome Dead End (1937), Foreign Correspondent (1940), kaj The More the Merrier (1943).

Kun la escepto de la brita trilero Rough Shoot (1953) kaj la nigra filmo Hollywood Story (1951), McCrea aperi nur en vakeraj filmoj el 1946 ĝis sia retiriĝo en 1976.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Joel McCrea Filmography". AFI Catalog. American Film Institute. Alirita la 23an de Septembro, 2020.