Valle de Hecho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valle de Hecho
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 799  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 0° 45′ U (mapo)42.738888888889-0.75027777777777Koordinatoj: 42° 44′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 234,432276 km² (2 344 3.2 276 ha) [+]
Valle de Hecho (Provinco Ŭesko)
Valle de Hecho (Provinco Ŭesko)
DEC
Valle de Hecho
Valle de Hecho
Situo de Valle de Hecho
Valle de Hecho (Hispanio)
Valle de Hecho (Hispanio)
DEC
Valle de Hecho
Valle de Hecho
Situo de Valle de Hecho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Echo [+]
vdr

Valle de Hecho [BAlje DEĉo] (Val d'Echo, en aragona) estas municipo de Hispanio​, en la nordo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas ĉesan, nome variaĵo de la aragona lingvo uzita en la okcidentaj Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Siresa.
Preĝejo de Urdués.
Fuorto de Ysil.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Jacetania. Ĝi estas norde de Puente la Reina de Jaca, oriente de Ansó kaj okcidente de Aragüés del Puerto. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj.

Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales kaj la Protektita Pejzaĝo de Fozes de Fago kaj Biniés. La municipa teritorio de Valle de Hecho enhavas jenajn loĝlokojn: Hecho mem, Siresa, Embún, Urdués kaj Santa Lucía.

La loĝloko Hecho mem (833 msm) estas je 98 km nordokcidente de Huesca kun konekto al Ansó okcidente kaj laŭ la ŝoseo A-176 sude al Puente la Reina de Jaca. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam la romianoj havis vojon laŭ la valo inter Hispanio kaj Francio. La areo estis unu el ĉefaj teritorioj kiuj komponis la regnon Aragono.

Ekde la 11-a jarcento la loko estis defendejo el la apuda Regno Navaro. En 1272, la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono, donis al Ansó diversajn privilegiojn, kiuj klarigas la longan landlimon de Ansó kun Francio, pro la rolo de gardisto de la alirejo al la valo de la rivero Aragón, kun libera aliro al paŝtejoj de la limzono.[1]

La 6an de oktobro 1375, la lokanoj arbitris inter la franca valo Baretous de Bearno, en la valo Aspe, kaj la navara Roncal. La rezulto estis la Imposto de la tri bovinoj, kiu plue estas pagita nuntempe fare de la francaj brutobredistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ansó: oni malaltiĝis el 1 933 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 406 loĝantoj (2022). Tradicie oni parolis pri "emigración golondrina" (hirunda migrado), ekde fino de la 19-a jarcento, kiel portempa migrado de junaj virinoj por labori en fabrikoj de "espardeñas" (tolŝuoj) en Mauléon-Licharre, suda Francio. Tio okazis el aŭtuno ĝis printempo: tial la nomo "hirunda".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo. Iam estis ankaŭ forstado. En la nordokcidento de la teritorio estas skiejoj de Linza.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Petro kun gravaj baroka retablo, orgeno kaj platereska pordego; Etnologia Muzeo kaj Muzeo de Religia Arto (en la preĝejo); urbodomo (kun municipa arkivo, kies historia fako konservas dokumentojn ekde la 13-a jarcento); Domego Morené, ekzemplo de montara arkitekturo, nune ekspoziciejo; la tuta urba kerno kun mirinda kolekto de kamenoj; mezepoka turo (de la 16-a jarcento); Interpretejo pri Naturo ktp.

Pri naturaj lokoj menciindas la riveroj Veral kaj Aragón Subordán, la glaĉeraj lagoj "ibones" Acherito kaj Estanés, kaj montoj Mesa de los Tres Reyes (Meseta d'os Tres Reis en aragona) (2438 m), Peña Forca (2391 m), Petrechema (2371 m), Acué aŭ Punta Gabedallo (2263 m), Alano (2167 m), O Risté (2115 m), Peña Ezcaurri (2055 m), Pueyo de Segarra (1997 m) kaj Pico de Maz aŭ Chamanzoya (1945 m). Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas ursoj, cervoj, aproj, lutroj, la raraj miogaloj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, tikodromoj, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ansó. Donde el aire conserva el olor a madera (hispane). Pirineodigital.com (2008-01-22). Arkivita el la originalo je 2021-01-22. Alirita 2024-04-02. “Ansó. Kie la aero retenas la odoron de ligno”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]