Géza Tóth (halterlevisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Tóth (halterlevisto)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1932 (1932-01-25)
en Sorokpolány
Morto 4-an de oktobro 2011 (2011-10-04) (79-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto
vdr

Géza Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Géza estis hungara halterlevisto, trifoja olimpiano, trifoja mondĉampiono, trejnisto, lerneja kaj universitata instruisto.

Géza Tóth[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1932 en Sorokpolány, li mortis la 4-an de oktobro 2011 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Tóth maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian-trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li estis sportinstruisto, eĉ li instruis 22 jarojn en la altlernejo, kie lia plej alta rango estis docento. Li ricevis premiojn inter 1960-2003.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Géza Tóth ekde 1952 estis halterlevisto en kelkaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dekfoje inter 1955-1968, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 16 jarojn ekde 1955. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumoj li estis dufoje la unua en 1966 kaj 1969. Li estis trejnisto inter 1972 kaj 1987 en Szombathely, poste en Aŭstrio ĝis 1993.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • placo en Szombathely (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]