Radiotelevizija Slovenija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiotelevizija Slovenija
publika elsendado • organizaĵo
Komenco 1-a de septembro 1928
Lando(j) Slovenio vd
Sidejo Ljubljano, Slovenio
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Filioj Radio Val 202 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ŝtata entrepreno
vdr

RTV Slovenija estas la publika elsenda korporacio de Slovenio. Ĝi funkciigas televidkanalojn kaj radiostaciojn. 73% de la financado de la korporacio venas de la ŝtata kotizo por radio kaj televido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Radioelsendoj en Ljubljano komenciĝis la 1-an de septembro 1928 kiel prova elsendoj kaj fine de oktobro estis jam komerca elsendo. En aprilo 1949, preparoj por televidaj elsendoj komenciĝis en laboratorio. Oficialaj elsendoj komenciĝis en novembro 1958. En tiu tempo, la elsendo de Ljubljano estis proksimume 30% de la ĉiuj elsendoj kaj la cetero estis de aliaj stacioj en Jugoslavio. En 1960, unuafoje, elsendo ekster la landlimoj estis aranĝita en serio de sportelsendoj. Kolorelsendoj komenciĝis en 1966. En 1968 komenciĝis la elsendoj de la novaĵprogramo en la slovena. En 1991 la nomo de la organizo estis ŝanĝita de RTV Ljubljana al Radiotelevizija Slovenija. En 1993, la organizo membriĝis en la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido kaj slovenaj reprezentantoj komencis partopreni la Eŭrovido-Kantokonkurson.

Aktuale en 2020, la servo dissendas sur 3 naciaj radioretoj kaj 4 regionaj retoj. Krome funkcias 3 naciaj televidkanaloj, kanalo en la itala kaj slovena kaj kanalo en la hungara kaj slovena el Mariboro.

En 1970, diskokompanio estis establita apud la organizo. Tiu firmao daŭre estas aktiva nuntempe kaj slovenaj kantistoj kaj muzikgrupoj estas registritaj en ĝi, inkluzive de la muzikgrupo Orlak. Ankaŭ, apud la korporacio kaj laŭ ĝia buĝeto, funkcias simfonia orkestro kaj ĵazbandego.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]