Laluenga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laluenga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 3′ U (mapo)42.005833333333-0.046111111111117Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 479 m [+]
Areo 36,472471 km² ( 364 7.2 471 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laluenga (Provinco Ŭesko)
Laluenga (Provinco Ŭesko)
DEC
Laluenga
Laluenga
Situo de Laluenga
Laluenga (Hispanio)
Laluenga (Hispanio)
DEC
Laluenga
Laluenga
Situo de Laluenga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laluenga [+]
vdr

Laluenga [laLŬENga] (aragone A Luenga)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro, iomete oriente de la rivero Alcanadre.

Ĝi limas okcidente kun Barbuñales, norde kun Lascellas-Ponzano, Peraltilla kaj Castillazuelo, oriente kun Barbastro kaj sude kun Berbegal kaj Laperdiguera.

La loĝloko Laluenga mem (479 msm)[2] estas je 45 km sudoriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo A-1225 kun Laperdiguera sude, kaj kun Lascellas-Ponzano kaj Peraltilla norde kaj tie kun la aŭtoŝoseo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Laluenga kie oni malaltiĝisĝis nunaj 202 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la puto kun profundo de 30 m, volbo kaj tri aldonaj koridoroj serĉe de akvo, kiam tiu malabundis (tio aperas en la municipa blazono), krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11an de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laluenga en la hispana Vikipedio.