Modern Family

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modern Family
televida serio
Originala titolo Modern Family
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro mockumentary, American television sitcom, LGBTI+ related TV series, situacia komedio
Aktoroj Ty Burrell • Sarah Hyland • Jesse Tyler Ferguson • Sofía Vergara • Ed O'Neill • Julie Bowen • Ariel Winter • Nolan Gould • Rico Rodriguez • Aubrey Anderson-Emmons • Jeremy Maguire • Eric Stonestreet • Reid Ewing • Justin Kirk • David Cross • Philip Baker Hall • Chazz Palminteri • Shelley Long • Nathan Lane • Benjamin Bratt • Kevin Hart • Fred Willard • Brandy Ledford • Nolan North • Elizabeth Banks • Edward Norton • Margo Harshman • Kristen Schaal • Minnie Driver • Judy Greer • Jason Antoon • Eric Lange • Tom Wright • Lauren Cohan • Norman Lloyd • Celia Weston • Danny Trejo • James Marsden • Jami Gertz • Mary Lynn Rajskub • Rachael Harris • Matt Dillon • Jonathan Banks • Kaitlyn Dever • Greg Kinnear • Phil Hendrie • Tim Blake Nelson • Lusia Strus • Samm Levine • Leslie MannJennifer Tilly • Josh Gad • Ernie Hudson • Kali Rocha • John DiMaggio • Ellen Barkin • Bobby Cannavale • Melinda Page Hamilton • Frank Wood • Barry Corbin • Matt Prokop • Sarah Baker • Beth Grant • Matt Roth • Matthew Broderick • Stephnie Weir • Andrea Savage • Wendi McLendon-Covey • Rob Kerkovich • Joe Adler • Paul Scheer • Lainie Kazan • Billy Dee Williams • Elizabeth Peña • John Kapelos • Maxwell Caulfield • David Faustino • Annie Mumolo • Dina Spybey • Justine Bateman • Richard Riehle • Luka Jones • Stephanie Faracy • Stephen Merchant • Fred Armisen • Adam DeVine • Olivia Rose Keegan • Diane Farr • Amy Yasbeck • Khamani Griffin • Eddie McClintock • Leslie Grossman • Aisha Tyler • Will Sasso • Alyson Reed • Peter Phelps • John Benjamin Hickey • Paris Smith • Tom McGowan • Jon Polito • Andrea Anders • Robert Desiderio • Rory Scovel • Aidan Gallagher • Lindsey Stoddart • Simon Templeman • Kasey Mahaffy
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 250
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 23 sep. 2009 – 8 apr. 2020
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Moderna Familio (angle: Modern Family) estas usona komedio-mokomentario televidserio de la ABC. La serio estis kreita fare de Christopher Lloyd kaj Steven Levitan kaj estis produktita fare de Fox Broadcasting Company. La serio estis unue elsendita la 23-an de septembro 2009, kaj finiĝis la 8-an de aprilo 2020. La serio sekvas la familiojn de Jay Pritchett, lia filino Claire Dunphy kaj lia filo Mitchell Pritchett kiuj vivas en Los-Anĝeleso. Jay vivas kun sia dua edzino Gloria, kolombiano kiu estas multaj jaroj pli juna ol li kaj kun ŝi li kreskigas sian filon Manny, kiu estas malpli ol dek jarojn. Krome, en la tria sezono Gloria malkovras ke ŝi estas graveda kun Jay kaj en la kvara sezono ŝi naskas Joe. Claire estas patrino kaj dommastrino, kiu estas edziĝinta al Phil Dunphy kaj ili havas tri infanojn Hayley, Alex kaj Luke). Mitchell kaj lia partnero Cameron estas samseksa paro, la adoptitaj gepatroj de vjetnama bebino, Lily.

Rolantaro de Modern Family ĉe la 69a Oraj Globaj Premioj en januaro 2012

La serio estis elsendita en pluraj landoj kaj laŭdita fare de kritikistoj. [1] La serio gajnis 22 Premiojn Emmy el 75 nomumoj, inkluzive de kvin sinsekvaj Premioj Emmy por Best Comedy Series, la Peabody Premio, kvin Screen Actors Guild Awards, la Golden Globe Award por Best Comedy Series en 2011, kaj estis nomumita por aliaj premioj de Oraj Globoj kaj la premio de Gay-Lesbian Anti-Defamation League.

La intrigo de Moderna Familio rondiras ĉirkaŭ tri familioj kiuj estas ligitaj unu al la alia tra Jay Pritchett kaj liaj infanoj, Claire kaj Mitchell. La familioj renkontas unu la alian ĉe familiaj okazaĵoj, en la loĝkvartalo, kaj tra inter-familiaj rilatoj.

Sofía Vergara kun la premio por Modern Family ĉe la 69a Ĉiujara Peabody Premioj

Ŝajnas ke la plej multaj epizodoj de la serio ne sekvas ajnan kronologian sekvencon. Kelkaj el la epizodoj malfermiĝas kie kelkaj el la roluloj estas intervjuitaj por la fotado (simila al dokumentario) kaj estas pridemanditaj pri certa temo en la kampo de rilatoj aŭ familio, kaj ĉirkaŭ tiu temo movas la intrigon de ĉiu epizodo, kiu sekvas embarasajn kondutojn, aventurojn, akcidentojn kaj malbonŝancojn, kiuj nature okazas al la membroj de la familio en tiu ĉi tago.

Epizodo povas temigi certan rolulon aŭ certan familion aŭ iliaj interrilatoj ktp. Multaj el la epizodoj finiĝas per intervjuo de unu el la familianoj, kiu donas sian opinion pri la priparolata temo en la epizodo, tiel resumante ĝin el sia vidpunkto. Krome, la fino de la epizodo preskaŭ ĉiam inkluzivas kuraĝigan solvon de afero aperanta en la epizodo pri dilemo, konfliktoj aŭ streĉiĝojn, kiuj estiĝis dum la epizodo. Estas epizodoj, kiuj ne havas unuforman intrigon, sed ili sekvas certan eventon, kiu ligas ĉiujn tri familiojn.

La ĝenerala etoso en la serio estas amuza, memkonscia, akra kaj dolĉa. La serio alportas humuron reen al familiaj situacioj sen eduki aŭ piki tro multe. Ĝi havas ĝustan kvanton de ironio kaj amo kune kun polurita scenaro, bonega aktorado, nurunuaj roluloj kaj multaj komediaj situacioj. Ĝi kutime havas certan nivelon de rompado de la kvara muro, tiel ke la roluloj ofte ŝtelas ekrigardon ĉe la fotilo kaj faras esprimon kiu peras al la spektanto "Rimarku tion!" aŭ "Ĉu vi rimarkis tion?" .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Modern Family", Metacritic (September 23, 2009)