Sesué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sesué
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22467
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 28′ O (mapo)42.5847222222220.47194444444443Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 1 050 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sesué (Provinco Ŭesko)
Sesué (Provinco Ŭesko)
DEC
Sesué
Sesué
Situo de Sesué
Sesué (Hispanio)
Sesué (Hispanio)
DEC
Sesué
Sesué
Situo de Sesué

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sesué [+]
vdr

Sesué [seSŬE] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel loko en la nomita Valo de Benasque.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera; fakte kaj Villanova (okcidente) kaj Sesué (oriente) estas ambaŭflanke de la akso formita per la rivero Ésera kaj la ŝoseo A-139.

Ĝi limas norde kun Sahún, okcidente kun Villanova, kaj sude kun Castejón de Sos. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon Sos.

La loĝloko Sesué mem (1 050 msm)[1] estas je 135 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj al Castejón de Sos suden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentoj konataj pri Sesué estas de la jaro 893.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj. Nur en 1960 oni instalis akvoliveradon. En 1975 oni fermis la bazlernejon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sesué kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 128 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de la 12-a jarcento; kaj du ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sesué en la hispana Vikipedio.