Adolf Loos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adolf Loos
Adolfloos.2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1870 (1870-12-10)
en Brno
Morto 23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23) (62-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Aplikataj Artoj en Vienoteknologia universitato Dresdeno
Familio
Patro Adolf Loos
Edz(in)o Lina Loos • Elsie Altmann-Loos • Claire Beck Loos
Profesio
Profesio arkitektoverkisto • arkitekturkritikisto
Verkoj Looshaus
v  d  r
Information icon.svg

Adolf LOOS (naskiĝinta la 10-an de decembro 1870 en Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio), mortinta la 23-an de aŭgusto 1933 en Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.

Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).

Looshaus.jpg

Li distingis sin de la secesio, pli poste de la historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.

Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]