János Apáczai Csere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Apáczai Csere
Persona informo
Naskonomo Csere János
Naskiĝo 10-an de junio 1625 (1625-06-10)
en Apața
Morto 31-an de decembro 1659 (1659-12-31) (34-jaraĝa)
en Kluĵo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Alma mater Universitato UtrechtUniversitato de HarderwijkUniversitato de FranekerUniversitato de Lejdeno
Familio
Frat(in)o Tamás Apáczai
Okupo
Okupo pedagogofilozofo • teologo
Verkoj Magyar encyclopaedia
Disputatio philosophica de mente humana
Q61741275
Disputatio theologica inauguralis de primi hominis apostasia
Q61866123
Q61885091
vdr

APÁCZAI CSERE János [apacai ĉere janoŝ] estis hungara profesoro, teologia, filozofia kaj pedagogia verkisto naskita la 10-an de junio 1625 en vilaĝo Apáca kaj mortinta la 31-an de decembro 1659 en Kolozsvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Apáczai Csere lernis en Kolozsvár, Gyulafehérvár kaj en universitatoj de Nederlando: Franeker, Leiden, Utrecht. Li estis la unua doktoro de la universitato Harderwijk. Oni oferis al li universitatan postenon en Utreĥto, sed li ne akceptis ĝin, prefere en 1653 revenis Transilvanion kaj fariĝis profesoro unue en Gyulafehérvár kaj poste en Kolozsvár ekde 1656. Multe da siaj lernantoj sekvis lin por aŭskulti plue siajn prelegojn. Lia ĉefverko estas Magyar Encyclopaedia , kiu aperis en Utreĥto en 1655. Ĝi ne estas originala verko, sed tradukaĵo el la verkoj de Descartes, Ramus, W. Ames kaj aliaj. En 1654 aperis en Gyulafehérvár la libreto Magyar Logikátska, kiu estas filozofia lernolibro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1899);
  • Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1956);
  • Magyar Encyclopaedia (Bp., 1959).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bán Imre: Apáczai Csere János, 1958.
  • A. Cs. J. (Ped. Szle emlékszáma, 1960. 2. sz.)
  • Berczeli A. Károly: Válaszúton (teatraĵo, Bp., 1954);
  • Németh László: Apáczai (dramo, Történeti drámák, Bp., 1963);
  • Áprily Lajos: Tavasz a házsongárdi temetőben (poemo).
  • Fábián Ernő: Apáczai Csere János, monografieto, 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Apáczai Csere János: Az iskolák fölöttébb szükséges voltáról… [1]
  • Apáczai Csere János: Magyar logikácska és egyéb írások [2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.