Don Harlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Harlow
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1942 (1942-07-08)
en Portland (Oregono)
Morto 27-an de januaro 2008 (2008-01-27) (65-jaraĝa)
en Martinez (Kalifornio)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Anjo Harlow
Okupo
Okupo lingvistoesperantisto
vdr

Donald HARLOW [dan'ld harlo] naskiĝis la 8-an de julio 1942 en Portland (Oregono), mortis la 27-an de januaro 2008 en Martinez (Kalifornio).[1] Profesie programisto, li estis esperantisto ekde 1959, loĝis apud San Francisco (Kalifornio) kaj estis aktivulo por Esperanto. Don Harlow estis iama prezidanto de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (1993-1996) kaj plurfoje redaktanto de ties gazeto Esperanto USA. Li verkis en la angla The Esperanto Book, pri la Esperanta movado; ĝi estas legebla en la reto. Li ankaŭ kreis la paĝojn de "Esperanto Access" (Esperantaj paĝoj por anglalingvanoj) kaj "Literaturo en Esperanto", ampleksa indekso de literaturaj tekstoj alireblaj en la reto.

Harlow mortis la 27-an de januaro 2008 en la malsanulejo de sia hejmurbo, post suferiga malsano.

Ekde 2007 ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj de Don Harlow:

Referencoj[redakti | redakti fonton]