Naomi Mitchison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naomi Mitchison
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1897 (1897-11-01)
en Edinburgo
Morto 11-an de januaro 1999 (1999-01-11) (101-jaraĝa)
en Carradale
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Draka Lernejo vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro John Scott Haldane vd
Patrino Louisa Kathleen Trotter vd
Gefratoj J.B.S. Haldane vd
Edz(in)o Dick Mitchison, Baron Mitchison vd
Infanoj Murdoch Mitchison • Sonja Lois Mitchison • Valentine Harriet Isobel Dione Mitchison • Denis Mitchison • Avrion Mitchison • Hon. [Nicholas] Avrion Mitchison • Geoffrey Mitchison vd
Profesio
Okupo flegisto • poeto • verkisto • sciencfikcia verkisto • lingvisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naomi MITCHISON (naskiĝis la 1-an de novembro 1897 en Edinburgo; mortis la 11-an de januaro 1999 en Carradale) estis brita verkistino. Ofte nomata dojenino de la skota literaturo, ŝi verkis pli ol 90 librojn de historia kaj sciencfikcio, vojaĝverkado kaj aŭtobiografio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi kaj J. B. S. Haldane, grava biologo, estis gefiloj de psikologo John Scott Haldane. Ŝi lernis en Oksfordaj lernejo kaj universitato. Anstataŭ finstudi natursciencon ŝi fariĝis flegistino. En 1916 ŝi kaj juristo Gilbert Richard Mitchison geedziĝis; unu el la sep idoj estas zoologo Avrion Mitchison. Ekde 1939 ĝis la morto ŝi vivis en Carradale sur Kintyre, okcidentskota duoninsulo.

Naomi Mitchison verkis pli ol 90 librojn de diversaj ĝenroj: historiaj romanoj, fantasto, sciencfikcio, infana literaturo, poezio kaj aŭtobiografio. Ŝi estis amikino de J.R.R. Tolkien kaj korektlegis La mastron de l' ringoj.

Ŝi estis aktiva socialisto en la 1930aj jaroj. Ŝi verkis libron pri sia vojaĝo al Sovetunio kaj pri la vivo de judoj en nazia Germanio. En 1935 ŝi sensukcese kandidatiĝis por la brita parlamento, sed ŝia edzo estis parlamentano dum preskaŭ 20 jaroj post la dua mondmilito. Ŝi dume batalis por la disvastigo de kontraŭkoncipiloj kaj por la permeso de abortigoj.

Ŝi daŭre verkis en la 1980aj jaroj kaj mortis 101 jarojn aĝa.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]