Saltu al enhavo

Balázs Herpay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Herpay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1932 (1932-02-24)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aprilo 2006 (2006-04-29) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Balázs Herpay [balAĵ herpai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herpay Balázs, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Balázs Herpay[1][2] naskiĝis la  24-an de februaro 1932 (nun 1932-02-24) en Budapeŝto, li mortis la 29-an de aprilo 2006 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Balázs Herpay maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li akiris agronomian diplomon en Agrarscienca Universitato en 1957. Post la diplomo li estis agronomo en Nyírlugos, poste ĉefagronomo en en:Bodakajtor (1959–1962), li havis postenon en la agrikultura ministerio (1962–1968), fine li havis altajn postenojn en pluraj agronomiaj laborlokoj ĝis sia morto. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1987. Intertempe li doktoriĝis en 1970 en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis du filinojn en 1954 kaj 1970. Li ricevis 4 premiojn inter 1975-1983.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A télialma-termesztés és hűtőtárolás fejlesztése az állami gazdaságokban. (disertaĵo, 1970)
  • A gyümölcstermelés és a műszaki fejlesztés nagyüzemi tapasztalatai. (1975)
  • A gyümölcstermesztés helyzete és fejlesztésének főbb tényezői az állami gazdaságokban. (disertaĵo, 1984)
  • A gyümölcs. Termesztése, forgalmazása és feldolgozása. (disertaĵo, monografio, 1988)
  • Gazdasági reform az állami gazdaságokban Magyarországon. (1989, ankaŭ angle)
  • A magyar bor értékesítési lehetőségei a külpiacokon, különös tekintettel a jövedelmezőségre és az Európai Unióra. (1998)
  • Tények és gondolatok a borgazdaságról. (2006)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.