Embolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Embolio (latine: embolus) estas subita baraĵo de arterio per trombo. Pro tiu baraĵo (tro) malmulte da sango fluas al la organo por provizi ĝin per nutraĵo. Kiam en arteria muro parto estas malglata aŭ grasa, tie povas estiĝi arterioskleroza tartro . Kiam tiu tartro krevas, tie povas estiĝi embolo, kiu povas bari la arterion. Je la momento ke la embolo malfiksiĝas, kompreneble ekde la koro, kaj fiksiĝas en pli streta ĉirkaŭaĵo, ĝi povas malhelpi la sangoprovizon de ĉiuj plipostaj arterioj, la sekvo estas morto de vivanta histo nekrozo .

La plejofte okazanta embolio estas pulma embolio. La subite malfiksiĝinta embolo kiu baras la pulmarterion plejofte estas peco da vejna trombo aliloke en la korpo. Embolio de graso aŭ aero eblas, sed estas rara. Malfiksiĝinta embolo, inter adoltoj, en ĉ. 90% devenas el gamba aŭ pelva arterio.