Bartolomeu de Gusmão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeu de Gusmão
Persona informo
Aliaj nomoj O Padre Voador
Naskiĝo 18-an de decembro 1685 (1685-12-18)
en Santos
Morto 18-an de novembro 1724 (1724-11-18) (38-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Familio
Frat(in)o Alexandre de Gusmão
Okupo
Okupo natursciencisto • inventistopastropiloto
vdr

Bartolomeu Lourenço de GUSMÃO, "La Fluganta Pastro" estis portugala pastro kaj inventisto, naskiĝinta en Santos, en la tiama portugalia kolonio Brazilo. Li kreis la unuan flugbalonon. Li estis unu el pioniroj de monda aeronaŭtiko.

Bartolomeu estis filo de "granda-kirugiisto" Francisco Lourenço kaj de Maria Álvares, kaj naskiĝis en Santos en decembro 1685. Ankoraŭ estante infano, li studis en jezuita seminario de Belém da Cachoeira, Bahio, kie li iĝis novico, kune lia frato Alexandre de Gusmão. En Salvador (Brazilo), li konstruis akvopumpilon por provizo de pastra lernejo per akvo de rivero Paraguaçu, tio estis lia unua invento. En 1707 inventis aŭtomatan pumpilon por eliri akvon de ŝipoj.

Kiam li estis 15-jaraĝa, iris al Portugalio, kie diplomiĝis pri eklezia juro en Coimbra. Iĝis pastro de Kompanio de Jesuo en 1708, kie studis ankaŭ matematikon kaj "meĥanikan" fizikon. Post la paŝtriĝo, li iris al Lisbono kaj Johano la 5-a (Portugalio) igis lin Pastro de Reĝa Domo.

La unua flugbalono, kiu nomiĝis Birdego (PT Passarola) laŭ tiama desegno.

En 1708 komencis labori je aerostatoj (flug-aparatoj malpli pezaj ol aero), kaj petis al Johano la 5-a (Portugalio) la patento pri la projekto, kiun li ricevis en la 19-a de aprilo 1709. La reĝo ankaŭ donis al pastro monon por konstrui la "ilon por marŝi tra la aero". En 5-a de aŭgusto 1709 la pastro prezentis al portugala kortego la unua version de lia "Passarola" (Birdaĵo), varm-aer-balono. La areostato ekbrulis sen eliris la plankon, sed kelkaj tagoj post, la balono ekflugis je 4 metroj alte. Laŭ Salvador Antônio Ferreira, kiu atestis la fakton, la aerostato estis malgranda balono el maldika papero, plenumita per varma aero. La sevistoj detruis la modelon por ke ĝi ne ekbruligu la kortenojn. La futura papo Inocento la 13-a, tiam kardinalo de Lisbono ankaŭ atestis la flugon de la dua modelo.

En tria provo, la "Passarola", flugis antaŭ la reĝo kaj la reĝino en la 8-a de aŭgusto 1709, de tiam Bartolomeu de Gusmão estis kromnomata "la Fluganta Pastro".

Certe la pastro konstruis la modelon, sed ne flugis en ĝi. La unua aervojaĝo faris francoj Jacques Montgolfier kaj Joseph Montgolfier em 1783.

De 1713 ĝis 1716 li vojaĝis tra la Eŭropo kaj patentigis en Nederlando iun "sistemon de lensoj por rosti viandon per suno". Li vivis en Parizo, kie li estis herboristo kaj post estis sekretario de sia frato Alexandre de Gusmão kiam li estis ambasadoro de Portugalio en Francio.

Reen al Portugalio, la Inkvizicio akuzis lin de simpatizi al judoj, kaj devis ekziligi. Dum lia fuĝo, li malsaniĝis en urbo Toledo kaj tie mortis en la 13-a de januaro de 1724.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]