Saltu al enhavo

Demilitarigo de Rejnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post la unua mondmilito, la dispozicioj de la artikolo 42 de la traktato de Versailles (1919) malpermesis al Germanio konservi armeajn fortikaĵojn, ne nur ĉe la maldekstra bordo de Rejno, sed ankaŭ en 50-kilometra areo oriente de la rivero.

La sekvanta artikolo de la traktato precizigis, ke ĉia trupmovado estis malpermesita al Germanio en tiu zono. Se ĝi malobservus tiujn dispoziciojn, ĝi estus konsiderata malamika ago kontraŭ la subskribintaj potencoj kaj atako kontraŭ mondpaco.

La estonto devis elmontri, ke kiam en 1936 Hitler malobservis ambaŭ artikolojn, Ĉefe Francio sed ankaŭ la aliaj subskribintaj landoj ne reagis. Tiu nereago estis la komenco de longa sinsekvo, kiu devis konduki Eŭropon al la dua mondmilito.