Peters-projekcio
Aspekto

La kartografie uzata Peters-projekcio — aŭ Gall-Peters-projekcio de James Gall (1808-1895) kaj Arno Peters (1916-2002) — estas mapprojekcio, kiu male al la Merkatora projekcio, konsideras la realan surfac-areon de la kontinentoj. Efektive, la Merkatora projekcio, pro misformiĝoj, igas la landojn kaj kontinentojn de la mezvarmaj kaj precipe polusaj regionoj pli grandaj ol reale: ekz. en la Merkatora projekcio, Gronlando aperas same granda kiel la afrika kontinento, dum ĝi estas 14 ĝis 15 fojojn pli malgranda.

La franca kartografiisto Nicolas Auguste Tissot (1824-1907) interesiĝis pri tiuj distordoj kaŭzitaj de la Merkatora projekcio kaj inventis indikilon, kiu portas lian nomon. (vidu la duan bildon)