Arabologio


Arabologio, Arabistiko aŭ Arabaj studoj, ankaŭ konataj kiel araba filologio, estas la studo de la araba lingvo kaj araba literaturo. Arabaj studoj estas parto de orientaj studoj kaj proksime ligitaj al islamaj studoj.
La lingva parto traktas la diversajn lingvajn stadiojn de la araba lingvo, kiel ekzemple la malnova araba, la klasika norma araba, la meza araba, la moderna norma araba kaj ĝiaj dialektoj.
Kiel literatura fako, arabaj studoj ekzamenas araban poezion kaj prozon de antaŭ-islamaj tempoj ĝis la nuntempo, same kiel la religiajn, filozofiajn, historiajn kaj geografiajn skribaĵojn de islama kulturo, same kiel judan kaj kristanan literaturon en la araba lingvo.
Fakuloj, arabistoj aŭ arabologoj, studas la araban literaturan lingvon kaj ĝiajn parolatajn dialektojn, literaturon, historion, ekonomikon, kulturon, arton, religion, filozofion, etnografion, kaj monumentojn de la materia kaj spirita kulturo de la arabaj popoloj. [1][2]
Studfakoj proksime rilataj al arabaj studoj inkluzivas islamajn studojn (islamologio) kaj semitismon (ŝemidologio).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arab Studies Degree Programs & Information | American University, Washington, DC (angle). Arkivita el la originalo je 2020-11-13. Alirita 2017-03-28 .
- ↑ The Arab Studies Journal on JSTOR (angle). Arkivita el la originalo je 2020-11-27. Alirita 2017-03-28 .