Saltu al enhavo

Gregokonduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grega konduto (ankaŭ malformale gregeco) priskribas kiel individuoj en difinita grupo povas agi kune sen ia ajn planita direkto. Ĉi tiu termino aplikiĝas al besta konduto en gregoj kaj al homa konduto en situacioj kaj agadoj kiel ekzemple spekulativaj financaj vezikoj, strataj manifestacioj, sporteventoj, religiaj kunvenoj, socia maltrankvilo, kaj eĉ ĉiutaga decidiĝo, juĝado kaj opiniformado.

La greginstinkto estas la mekanismo subestanta la instinkton de memkonservado, aplikebla egale al kaj homoj kaj bestoj. La greginstinkto montras kiel homoj aŭ bestoj en grupo povas agi kolektive, sen centralizita gvidado.

En ekonomiko, kaj precipe en financaj merkatoj, grega konduto estas la konduto de merkatpartoprenantoj kiam ili emas fari la samajn decidojn, kiujn aliaj merkatpartoprenantoj jam faris antaŭ ili.

Grupo da bestoj fuĝantaj de predanto montras la naturon de societa konduto en si mem. Ĉiu individua membro de grupo reduktas la danĝeron por si mem ju pli li tenas sin kiel eble plej proksime al la centro de la grupo, kun kiu li fuĝas. Tiel, la unua (surfaca) impreso estas, ke la grego agas kiel sinkronigita unuo en komuna movado / kolektiva /, sed en realeco, ĝia propra konduto malkaŝas, ke ĝi estas kaosa konduto de individuoj serĉantaj la saman aferon; sian propran bonfarton.

Tiu kiu agas gregece, kapitulacas al subpremo kaj ne elstaras pro si mem kaj sia grupo fronte al subremado, estas moknomata ŝafulo (angle sheeple).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]