Saltu al enhavo

Monumento al Eterna Gloro (Kievo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monumento al Eterna Gloro estas monumento ĉe la Tombo de la Nekonata Soldato, situanta en la Parko de Eterna Gloro en la Peĉerska distrikto de Kievo. Ĝi konsistas el obelisko kaj la Aleo de Falintaj Herooj, kie troviĝas 34 tomboj de soldatoj, el kiuj la plej multaj mortis dum la Dua Mondmilito (Anatolij Babin, Andrij Vitruk, Nikolaj Ĉerniŝov mortis en 1946). Ĝi estis malfermita la 6-an de novembro 1957.

Ĉiujare la 9-an de majo okazas ceremonio por honori la memoron de la forpasintoj per la pozado de floroj ĉe la Tombo de la Nekonata Soldato.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]