Breuberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breuberg
Blazono
Breuberg (Germanio)
Breuberg (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj jes
Telefona antaŭkodo 06163 (urboparto Sandbach), 06165
Poŝtkodo 64747
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437004
Politiko
Komunumestro Frank Matiaske (SPD)
Adreso de la administrejo Ernst-Ludwig-Straße 2-4
64747 Breuberg
Demografio
Loĝantaro 7577 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 49′ N, 9° 1′ O (mapo)49.8189583333339.0179861111111Koordinatoj: 49° 49′ N, 9° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 160 ĝis 332 m
Areo 30,76 km²
Oficiala retejo https://www.breuberg.de/
vdr

Breuberg estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 7577 loĝantojn.

Divido[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el la ses partoj

  • Hainstadt,
  • Neustadt,
  • Rai-Breitenbach,
  • Sandbach (administra sidejo),
  • Rosenbach kaj
  • Wald-Amorbach.

De ĉiuj tiuj urbopartoj bone videblas la kastelo Breuberg, en kiu funkcias junulargastejo. La federacia strato B426 pasas tra ĝi, venante okcidente el Darmstadt-Eberstadt kaj Höchst im Odenwald, oriente el Obernburg kaj Mömlingen (Bavario). Ĉefaj industrioj de Breuberg estas farado de pneŭoj kaj de fruktokonservaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kastelo Breuberg