Nina Borovko-Langlet
Aspekto
| Nina Borovko-Langlet | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1896 en Sankt-Peterburgo |
| Morto | 3-an de septembro 1988 (92-jaraĝa) en Stokholmo |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Svedio Rusia Imperio |
| Familio | |
| Patro | Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko |
| Patrino | Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja |
| Edz(in)o | Valdemar Langlet (1925–1960) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto esperantisto |
Nina BOROVKO-LANGLET (Nina Nikolajevna Borovko) (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1896, mortis la 3-an de septembro 1988) estis filino de la rusa Esperanto-pioniro Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko kaj la edzino ekde 1925 de Valdemar Langlet.
Ŝi verkis svedlingvan libron Kaos i Budapest en 1982. Esperanto traduko de Kalle Kniivilä Kaoso en Budapeŝto aperis en 2001 (168 paĝoj).

