Jelenia Góra: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Jelenia Góra
Linio 205: Linio 205:
* http://www.jeleniagora.pl [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.jeleniagora.pl [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.jelenia.pl [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.jelenia.pl [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.odkryjsudety.pl/jeleniagora.html [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.sudety.veus.pl/jeleniagora.html [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.sudety.it/index/miejscowosci/ID,56 [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)
* http://www.sudety.it/index/miejscowosci/ID,56 [[Dosiero:Flag of Poland.svg|20px]] (pole)



Kiel registrite je 06:49, 6 nov. 2009

Jelenia Góra

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Jelenia Góra (Pollando)
Jelenia Góra (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Jeleniej Góry
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Jelenia Góra
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 10-a jarcento
Urborajtoj 1288
Koordinatoj 50° 54′ N, 15° 44′ O (mapo)50.915.733333333333Koordinatoj: 50° 54′ N, 15° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360-627 m
Areo 108,4 km²
Loĝantaro 87017 (en 2006)
Loĝdenso 802,74 loĝ./km²
Poŝtkodo 58-500 do 58-508
Telefona antaŭkodo 0-75
Aŭtokodo DJ
TERYT 0261011
Estro Marek Obrębalski (elekt)
Titolo de estro Prezidanto de la urbo
Adreso de estraro Plac Ratuszowy 58
Retpoŝto de estraro ratusz_um@jeleniagora.pl
Poŝtkodo de estraro 58-500
Telefono de estraro (075) 75 46 100
Fakso de estraro (075) 75 46 159
Poŝto de estraro ratusz_um@jeleniagora.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Bautzen

(Italio) Cervia
(Danio) Randers
(Ukrainio) Siewierodoneck
(Meksiko) Tekilo
(Usono) Tyler
(Finnlando) Valkeakoski
(Rusio) Władymir
(Germanio) Erftstadt
(Germanio) Heidelberg

Komunuma retejo http://www.jeleniagora.pl
vdr

Jelenia Góra - Pri tiu ĉi sono Jelenia Góra [elparolu: jelenia gura]; (germane: Hirschberg; ĉeĥe: Hiřberk, Jelení Hora) estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo) en sud-okcidenta Pollando kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio (pole: Dolny Śląsk). Jelenia Góra estas situanta en Jeleniogórska Valo (pole: Kotlina Jeleniogórska)., ĉe la maldekstra bordo de la rivero Bóbr, proksime de limo al Ĉeĥio.
En jaroj 1975-1998 Jelenia Góra estis ĉefurbo de regiono (vojevodio).
Jelenia Góra estas la dua laŭ grandeco (post Wałbrzych) urbo en pola parto de Sudetoj. La urbo estas la centro de turismo kaj kuraclokeco.

Situo

Jelenia Góra troviĝas en norda parto de la „Jeleniogórska Valo” Okcidente troviĝas „Izera Montaro”, norde “Kaczawskie Montaro”, oriente montaro “Rudawy Janowickie” kaj sude Gigantmontaro. Tra la urbo trafluas riveroj: Bóbr kaj Kamienna.

Demografio

La unuaj dokumentoj el la 16-a jarcento skribas ke en tiama Hirschberg vivis 3500 da loĝantoj. En la turnopunkto de la jarcentoj: 18-a kaj la 19-a loĝis ĉi tie ĉirkaŭ 6000 da personoj, kaj komence de la 20-a jarcento – ĉirkaŭ la 20 000. Dum la unua mondmilito la nombro da loĝantoj estis sama kiel en komenco de la jarcento. Sekve plimultiĝis kaj en la jaro 1939 en Hirschberg vivis 35 000 personoj. Post la dua mondmilito kaj la perforta elpelo de plej multaj germanaj loĝantoj en la urbo loĝis 35 000 da personoj, en tio 31 000 da Poloj. Post la jaro 1975, kiam la urbo estiĝis la ĉefurbo de vojevodio, kaj post aligo ĉirkaŭaj urbetoj kaj vilaĝoj, la nombro da loĝantoj ekkreskis ĝis la 80 000 da personoj. En sekvaj jaroj loĝantaro pligrandiĝis, ĉefe pro aligo de sekvaj vilaĝoj kaj en 1996 sumiĝis la 93 570 loĝantoj. En la lastaj jaroj la nombro de loĝantoj senĉese malgrandiĝas kaj en decembro 2004 jaro sumiĝis je 87 643.

Nomoj de la urbo

Laŭ la legendo la urbo Jelenia Góra sian nomon ŝuldas al la silezia princo Bolesław la 3-a Krzywousty. La princo ĉasadis en arbarego ĉe la rivero Bóbr. Ĉi tie li pafarkis senkomparan cervon. Pro tio, li ordonis konstrui ĉi tie kastelon, nomitan Jelenia Góra. Laŭvorte “jelenia góra” en la pola lingvo signifas “cerva monto”.
Nomo de la urbo, kiu aperas en historiaj fontoj estas unusignifa. Germana nomo: “Hirschberg” ŝanĝiĝis dum la jarcentoj. Ekzemple: “Hyrzberc” el 1281, „Hyrspergk” el 1305, „Hirssbergk” el 1355., „Hirsberg” el 1521. En dokumentoj el la 17-a jarcento oni povas trovi nomoj: „Mons Cervi”, „Cervimontia”, „Mons Cervinus”, „Cervigera”.
Post la dua mondmilito, kiam la urbo denove revenis al Pollando, la nomo estis laŭvorte tradukita en pola lingvo: „Jelenia Góra”.

Historio

Historio de la urbo Jelenia Góra

Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la dua mondmilito.
Jam de nememorebla tempo en ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa Jelenia Góra vivis slava tribo. Tamen komenca historio de la urbo estas kunligita kun polaj piastidoj. Sur la malalta monteto (hodiaŭ “Wzgórze Krzywoustego”, esperante: “Monteto de Krzywousty”), proksime de loko, kie al la rivero Bóbr alfluas la rivero Kamienna, en la 11-a – la 12-a jarcento ekstaris kastelo, kiun tradicio kunligas kun la silezia princo Bolesław la 3-a Krzywousty. Post tio piede de la monteto disvolviĝis granda bazara setlejo. Jam antaŭ la jaro 1288 la urbo ricevis la urborajton. Precipe rapida disvolvo estis dum la regado de Svidna-Javoria princoj en jaroj 1278-1392. Tiam estis konstruitaj inter alie en la jaro 1299 la muelejo, en la 1341 la drinkejo kaj en la 1361 la bierfarejo. Ekkreskis riĉeco de la burĝoj. En la jaro 1320 la urbo ricevis privilegion al prenadi la doganon. En la jaro 1366 la komercistoj el Jelenia Góra estis sendevigitaj de pagoj dum transportado la varoj ĝis la urbo Vroclavo, kaj en la jaro 1355 sendevigitaj de doganoj kaj pagoj en la tuta Ĉeĥio.
En la jaro 1392, pro traktato pri heredo, la Svidna-Javoria princlando, kaj kune kun ĝi la urbo Jelenia Góra, transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”. Tamen la urbo ne forigis komercajn kaj kulturajn kunligojn kun Pollando.
En la jaro 1427 dum la tri tagoj la husanoj sieĝadis la urbon. Tiam forbrulis granda parto de la antaŭurbo. Pro tio en la 1433 la kastela monteto estis elaĉetita kaj en la jaro 1449 la kastelo estis detruita.
En la jaro 1439 la urbo ricevis plenajn juĝajn rajtojn. En la jaro 1502, kiam en la ĉeĥio regis Jagelonoj la urbo ricevis privilegion al memstara elekto de municipa konsilantaro, ankaŭ rajto al stampadi de monero kaj en la jaro 1519 privilegion al organizado de ĉiujaraj kermesoj. Samtempe en la ĉirkaŭaĵo disvolviĝis minado kaj fera metalurgio, ekstaris la unuaj vitrofarejoj.
Tre grava evento okazis en la jaro 1549, kiam granda incendio dum la tri horoj forbrulis la konstruaĵojn kune kun la urbodomo kaj la preĝejo.
Fine de la 15-a jarcento kaj en la 16-a jarcento Jelenia Góra iĝis grava loko de lina agrikulturo kaj teksa metio. Komerco de linaj toloj estis tre profita. La produktado interrompis la tridekjara milito, dum kiu la urbo travivis plej malfacilan periodon. Jelenia Góra travivis incendiojn, sieĝojn, epidemiojn, kontribuciojn kaj antaŭ ĉio la urbo iĝis preskaŭ senhoma. Nur fine de la 17-a jarcento Jelenia Góra ekis leviĝi de ruino kaj denove iĝis centro de teksa kaj tola metioj. La produktoj de lino estis konataj malproksime de la regiona limo. La lokaj komercistoj eksportis varojn al ĉiuj eŭropaj landoj kaj ankaŭ al amerika kontinento.
En la jaro 1630 la imperiestro de Aŭstrio donis al la urbo privilegion al ekskluziva komerco de linaj toloj. El ĉi tiu periodo de prospero devenas barokaj konstruaĵoj. Tiam la urbo estis unu el plej grandaj kaj plej riĉaj urboj en Silezio.
La militoj inter la Prusio kaj Aŭstrio en la 18-a jarcento kaj anekso de la Silezio al Prusio kaŭzis, ke merkatoj estis detranĉitaj, precipe en la Ĉeĥio. La urbo malrapide perdis sian industri-komercan gravecon. En ĉi tempe diversiĝis la konjunkturo en la monda merkato, kaj manufakturaĵoj el Jelenia Góra malvenkis kun produktoj de anglaj mekanikaj teksejoj. Oni provis savi ekonomian situacion kaj oni komencis produkti serĉitan damaskon kaj oni funkciigis sukeran rafinejon. Komence de la 19-a jarcento en apuda Gigantmontaro disvolviĝis turismo kaj Jelenia Góra kune kun la banloko Cieplice Śląskie-Zdrój iĝis ĉefa turisma loko. En la jaro 1866 la urbo ekhavis fervojan kunigon ĝis Zgorzelec, en la 1891 la fervoja linio estis plilongigita ĝis la Piechowice kaj en la jaroj 1900-02 ĝis Szklarska Poręba. En la jaro 1859 estis konstruita gasfabriko kaj estis muntita gasa strata lumigo, kiun post la jaro 1908 oni ŝanĝis al la elektra. Samtempe en 1888 oni komencis konstruadon de la akvokondukta reto, kaj post la jaro 1910 la urbo ricevis kanalaron. En la jaro 1897 la tramoj kun gasaj movigoj komencis veturi tra la urbo, kaj en la jaro 1900 la tramoj kun elektraj movigoj. Tuj antaŭ la unua mondmilito la trama linio atingis la proksiman Podgórzyn.
Dum la dua mondmilito la urbo ne estis detruita. La 9-an de majo 1945 la Sovetunia Armeo okupigis la urbon. Danke al Jalta konferenco ĉi-tiu parto de Silezio kune kun la urbo Jelenia Góra aparteniĝis al Pollando.
Jam en la 1945 jaro komencis funkcii loka teatro. Baldaŭ oni inaŭguris muzeon, lernadon en novaj lernejoj, produktadon en novaj uzinoj.
Ĝis la jaro 1976 Jelenia Góra estis urbo kun rajto de distrikto, en la sama jaro la urbo ekiĝis ĉefurbo de nova vojevodio. Al la urbo oni aligis Cieplice Śląskie-Zdrój, Sobieszów, Maciejowa, Goduszyn. Ĉi-maniere ekis plej granda urba kunigo en la Okcidentaj Sudetoj. Nun la urbo denove estas urbo kun rajto de distrikto. Laste al la urbo aliĝis Jagniątków, kio kaŭzis, ke la urba limo delokiĝis ĝis la limo kun Ĉeĥio.

Historio de la kvartalo Cieplice Śląskie-Zdrój

Historio de la kvartalo Sobieszów


Panoramo de la urbo el la monteto de “ Bolesław Krzywousty”
Panoramo de la urbo el la monteto de “ Bolesław Krzywousty


Kvartaloj

  • Kvartaloj de Jelenia Góra:

1. Cieplice Śląskie-Zdrój (ĝis la 1975 memstara urbo)
2. Czarne
3. Goduszyn
4. Grabary
5. Jagniątków
6. Maciejowa
7. Sobieszów (en la jaroj 1962-75 memstara urbo)
8. Strupice
9. Śródmieście (esperante: Urbocentro)
10. Zabobrze
11. Zatorze

  • Loĝaj kvartaloj de Jelenia Góra:

1. Orle
2. Pomorskie
3. Skowronków
4. Widok
5. XX-Lecia
6. Osiedle Zabobrze I
7. Osiedle Zabobrze II
8. Osiedle Zabobrze III
9. Żeromskiego

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj de la kvartalo Śródmieście (esperante: Urbocentro)

  • La Urbodoma Placo kaj la urbodomo.


La urbodomo estas bela konstruaĵo de la Urbodoma Placo. Ĝi devenas el la 16-a jarcento. La urbodomo estis difektita dum la urba incendio en la jaro 1549 kaj baldaŭ rekonstruita (la turo en la jaroj 1550-70) kaj restaŭrita en la jaro 1686. Post kiam la parto de la konstruaĵo falruiniĝis en la jaro 1739, ĝi estis rekonstruita en jaroj 1744-47 laŭ la klasikisma stilo. Latina surskribo super la enirejo informas: „ La urbon fondis Bolesław la 3-a Krzywousty en la jaro 1108”.
En la jaro 1910 kun la urbodomo oni kunigis komplekso de komercistaj brikdomoj, nomataj „La Sep Domoj
Apud la urboo troviĝas baroka fontano (antaŭe ĝi estis la puto) kun statuo de Neptuno el la unua duono de la 18-a jarcento.
En la Urbodoma Placo troviĝas antikvaj brikdomoj – la rokokaj kaj la barokaj el la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. En la Malsupra Silezio ĉi tio estas unika, tute transdaŭrita vidindaĵo.

  • La kristana preĝejo patronata per „Sanktaj Erasmo kaj Pankraco”


La kristana paroĥa preĝejo patronata per “Sankta Erasmo kaj Pankraco”' estas la plej malnova templo en la urbo. La unua templo probable ekstaris ĉi tie jam en la jaro 1108, en rega tempo de Bolesław la 3-a Krzywousty. Nuna, gotika preĝejo estis konstruita en la dua duono de la 14-a jarcento. La konstruaĵo estas trinava kaj suprita pere de reta volbo. La ĉefa navo havas la 56m da longeco kaj la 24m da alteco. La renesanca turo havas la 56m da alteco kaj estis rekonstruita post la incendio en la jaro 1549. La turo estas suprita pere de baroka helmo el la jaro 1736.
Ene de la preĝejo restis multe da gotikaj elementoj, el kiuj precipe vidinda estas suda portalo kun timpano forme de la bareliefo nomata „Krucumado”. Ankaŭ ene inter alie oni povas rigardi renesancan predikejon el la jaro 1591 kaj intarsitajn ĥorejajn benkojn (1567), sur la ekstera muro troviĝas tumuloj de kavaliroj kaj de burĝoj. La altaroj en la preĝejo estis faritaj laŭ baroka maniero. La ĉefa altaro estis farita en la jaroj 1713-18 laŭ projekto de norvega skulptisto T.Weisfeld, kiu kreis en Silezio. Centre de la altaro troviĝas pentraĵo „Transformo de la Sinjoro sur la monto Tabor” kiun pentris pentristo J.Kretschmer, lernanto de M.Wilmann. Ankaŭ atentindaj estas flankaj altaroj: oriente la altaro de „Sankta Barbara” kaj sude la altaro de „Sankta Ignaco Lojola”, ambaŭ el la jaro 1713. En la suda navo troviĝas kapeloniĉo de „Sankta Kruco” kun marmora baptujo el la 18-a jarcento kaj sur la dekstra muro estas epitafo de preposto A.Caffart, kiu mortis en la jaro 1721. En la norda navo troviĝas malfrue barokaj altaroj de „Plejsankta Maria Virgulino” el la 1725 kaj altaro de „Sankta Jozefo”. La orgeno devenas el la jaro 1706. Antaŭ la preĝejo staras kolono de „Sankta Maria” el la jaro 1712 kaj monumento de „Johano de Nepomuk” el la 1709. Apud staras domo de multoble rekonstruita parokestrejo el la jaro 1566.

  • La kristana preĝejo patronata per „Suprenlevo de Sankta Kruco”


La preĝejo patronata per “Suprenlevo de Sankta Kruco” estas la unu el la ses troviĝantaj sur la Silezio tiel nomataj „La Preĝejoj de Graco”. La sveda reĝo Karolo la 12-a post la tridekjara milito laŭ la traktato el Altranstädt, el la jaro 1707, devigis la imperiestron Jozefon la 1-an al konstruado „La Preĝejoj de Graco” pere la protestantoj. La preĝejo estas verko de la sveda arkitekto Marteno Frantz, farita laŭ preĝejo de „Sankta Katarina” el Stokholmo. De la jaro 1957 la preĝejo estas katolika kaj samtempe garnizona.
Ĝi estis starigita en jaroj 1709-18 sur la projekcio de la greka kruco. Ĝi ekhavis grandan kupolon kaj sveltan turon (la 66m da alteco), kaj ene abundan barokan ekipaĵon. Inter alie ene oni povas admiri grandiozajn freskojn de eminenta pentristo A.F.Schäffler el Prago (1743-51) kaj freskojn de J.F.Hoffmann sur la volbo de kupolo kaj sur la volboj de transversaj navoj. Unika estas la orgeno el la jaro 1729, pro tio, ke estas lokata malantaŭ la altaro kaj kiu estas la unu el plej grandaj en la Malsupra Silezio. Belegaj estas abunde ornamita predikejo (1717), la baptujo (1717) kaj ĉefa altaro (1727, alikonstruita en: la 1899, la 1909 kaj post la 1950) kun pentraĵo „La Kristo sur la Olivarbara Monto” (1859). La tri etaĝoj de jubeoj kaj vasta teretaĝo kaŭzas, ke la preĝejo oni povas enhavi la 4020 da personoj en la sidejaj lokoj. Ĉirkaŭ la preĝejo ĉe la muro troviĝas vico la 19 da tombaj kapeloj. La tombaj kapeloj de patricioj el Jelenia Góra estis konstruitaj en la 18-a jarcento laŭ baroka kaj klasikisma stilo.

  • La ortodoksa preĝejo patronata per „Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo”


Antaŭe ĝi estis baroka kapelo de „Sankta Maria Fraŭlino” kaj de la jaro 1952 ĝi estas la ortodoksa preĝejo patronata per „Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo”. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1737-38 surloke de malnova preĝejo detruita dum la tridekjara milito. Ekipaĵo de la preĝejo devenas el jaroj 1948-52, En la ekstera muro troviĝas la du pentaj krucoj kun bone videblaj iloj de la krimoj.

  • La urbaj defendaĵoj


El antaŭaj defendaj konstruaĵoj restis ĝis hodiaŭ la “Turo de la Wojanowska Pordego”, la “Kastela turo”, la “Urba Turo” (16-a jarcento) kaj iom da remapro.
La “Wojanowska Pordego” kaj “Wojanowska Turo” estis ero de la mezepokaj defendaĵoj, kiuj gardis la vojon al la vilaĝo Wojanów. La subtera karcero funkciis kiel malliberejo. En la 1480 la turo pro ventego falruiniĝis kaj mortigis la 5 da personoj. La turo estis rapide rekonstruita kaj estis aldonita horloĝo kaj kupolo kun tureto. Ĉi forme ĝi restis ĝis hodiaŭ. En la “Turo de la Wojanowska Pordego” nun troviĝas la kristana kapelo de “Sankta Anna”.
La “Wojanowska Pordego” estis detruita en la jaro 1755. En la jaro 1756 estis starigita nova baroka pordego kun blazonoj de Prusio, de Silezio kaj de la urbo. En la jaro 1869 la pordego estis dispartigita kaj transportita al kazerno. Post la renovigo en la jaro 1998 la turo revenis al sia loko.
La Kastela Turo estis konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi falis teren post la incendio en la 1549-a jaro. Sur la pinto troviĝas la metala flageto kun videbla cervo kaj dato de la rekonstruo “1584”. Ĝi estis nomita pro tio, ke ĝi situas ĉe pordego, kiu fermis vojon al kastelo, situanta sur la “Monteto de Krzywousty”. En la jaro 1833 la pordego estis detruita. kaj la Kastela Turo restis kiel loko por rigardi panoramon.

Vidindaĵoj de la kvartalo Cieplice Śląskie-Zdrój

Vidindaĵoj de la kvartalo Sobieszów

Esperanto

Curt Walther (naskiĝinta en 1868), sekretario en poŝtoficejo en tiama Hirschberg, esperantiĝis en 1897. Li estis la unua esperantisto en Silezio.

Dum Unua mondmilito sabaton la 16-an de oktobro 1916 okazis la unua loka kunveno de Esperanto-Rondo. Prezidanto estis sanitara konsilanto d-ro Galle kaj sekretario Eugen Wüster. Ĉeestis 11 personoj. La adreso de ambaŭ estraranoj estas Wilhelmstr. 17

Parolis 1924 tie Karl Kliem el Striegau, pri „Esperanto kaj la nuna tempo”, kaj pri „La disvolviĝo de la mondlingvo”. Tuj poste oni organizis Esperanto-kurson.

Pliaj konataj esperantistoj loĝintaj en Hirschberg estis

Esperantaĵoj

La monumento dediĉita al d-ro Ludoviko Zamenhof


Sur la unu skvaro en la Urbocentro troviĝas ŝtonego kun memora tabulo dediĉita al la kreinto de la esperanto L. L. Zamenhof.

Bibliografio kaj fontaĵo