Tolaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 26: Linio 26:
* [http://www.bsi.si paĝoj de ''Banka Slovenije'', la Nacia Banko de Slovenio]
* [http://www.bsi.si paĝoj de ''Banka Slovenije'', la Nacia Banko de Slovenio]
* [http://www.ecb.int paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno]
* [http://www.ecb.int paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno]
* [http://balkanofil.ru/index.php/component/content/article/107.html Catálogo y notas galería de Slovenio]


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 10:30, 2 sep. 2010

Tolaro (Tolar)
25-a de junio 1991 ĝis 31-a de decembro 2006
Lando: Slovenio
subdivido: 1 tolaro = 100 stotinoj
mallongigo: SIT
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 239,640 SIT

La tolaro (slovene tolar) – vorto parenca al la germana vorto Taler kaj la angla vorto dollar, do tolaro – estis la nacia valuto de la ŝtato Slovenio ekde la sendependiĝo de la ŝtato dum la jaro 1991 ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro kiel nacia valuto de Slovenio la 1-an de januaro 2007. Unu tolaro korespondis al 100 stotin-oj. La valuto-kodo laŭ ISO 4217 estas SIT.

Ekzistis monbiletoj en valoro de 10, 20, 50, 100, 200, 500, 1000, 5000 kaj 10.000 tolaroj. Sur ili bildiĝis konataj personoj el la politika, historia kaj socia vivo de Slovenio - ekzemple Primož Trubar, Jurij Vega, Jože Plečnik, Rihard Jakopič, Iacobus Gallus, Ivan Cankar, Johann Weichard Freiherr von Valvasor, France Prešeren kaj Ivana Kobilca. Moneroj ekzistis en valoro de 10, 20, 50 stotinoj kaj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 tolaroj. Sur unu el iliaj du flankoj aparte bildiĝis bestoj tipaj en Slovenio.

Dosiero:SVN004.JPG
Unu-tolara monero

Dum la 1-a de majo 2004 Slovenio aliĝis al la Eŭropa Unio (EU). Dum la 27-a de junio de la sama jaro la ŝtato kune kun Estonio (estona krono) kaj Litovio (litova lido) aliĝis al la interkonsento pri Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II.

La 8-an de marto 2006 Slovenio kiel unua de la dum la 1-a de majo 2004 aliĝintaj ŝtatoj de EU oficiale petis enkonduki la eŭropan valuton Eŭro kiel nacia valuto. La 16-an de majo 2006 la Eŭropa Komisiono rekomendis subteni tiun peton kaj akcepti Slovenion en la "Eŭrozono". Ankaŭ la pintokunveno de politikistoj el la EU-ŝtatoj de la sama tago subtenis la peton. La formale finan decidon pri la akcepto de la peto alprenis la ekonomia konsilio de EU la 11-an de julio 2006. La komuna valuto Eŭro do ekde la 1-a de januaro 2007 estas la oficiala valuto de Slovenio, kun fiksa ŝanĝokurzo de 239,640 tolaroj por unu Eŭro.

Vidu ankaŭ

Retaj ligiloj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara