Omar Ĥajam: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: scn:Omar Khayyam
Linio 49: Linio 49:
:Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,
:Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,
:ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis ...
:ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis ...
*[http://omerkhayyam.us/ Omar Khayyam Rubaiyat]


== Notoj kaj Fontoj ==
== Notoj kaj Fontoj ==

Kiel registrite je 22:36, 4 sep. 2011

Omar ĤAJAM, irana astronomo, matematikisto kaj poeto (18-a de majo, 1048 - 1122) naskiĝis en Nejŝaburo en provinco Ĥorasano, Persio (nuna Irano), kaj estis nomita Gijas-od-din Abol-Fath Omar ebn Ibrahim Al-Nejŝaburi al-Ĥajami (al-Ĥajam signifas la tend(far)iston). En Esperanto skribita ankaŭ "Kajam" laŭ prefero de prof. Gaston Warighien (1901-1991).

Kvankam ankaŭ al astronomio kaj matematiko li faris gravajn kontribuojn, tamen verŝajne sian famon tra la mondo Ĥajam pleje ŝuldas al siaj poemetoj verkitaj en formo de robaio. Ĥajamajn robaiojn oni jam tradukis en tre multajn lingvojn, ĉar tio, kion li esprimas sia-robaie, ententas problemojn, kiujn vid-al-vidiĝas ĉiu homo dum la vivo, sendepende de la nacio, haŭt-koloro, lando, ... t.e. simple pri estado kaj ne-estado - kaj kia estado.
Alivorte li pli ol ĉio scivolemas, filozofias kaj poemas pri tio ke:

kial kaj kiel:
ni venis en la mondon
kaj foriros el ĝi
- kaj, eble plej grave, pasigu nian vivtempon dum ene de ĝi.

Pri Ĥajamaj Robaioj en Esperanto

Ilustrita paĝo el manskribita angla traduko de Ĥajamaj robaioj.

Tradukiĝo de Ĥajamaj robaioj en la anglan lingvon (1859) fare de Edward Fitzgerald (1809-1883) kaŭzis profundajn efikojn sur la lingvon kaj literaturon de la angla - eble, similo okazis por la Internacia Lingvo sekve de la Esperanta tradukiĝo de la robaioj fare de prof. Waringhien.

Jen partoj de Antaŭparolo de - eldonota - libro nomata Sennombraj Mioj de Mi (fare de A.R. Mamduhi, entenanta Esperantan tradukon de iom da poemoj de Ĝalali) rilate al Kajjam en Esperanto-mondo:

"Mi jam prisciis la interesiĝ-gradon de granda Waringhien al Kajjam la eterna; liaj poemeskaj laŭdoj pri Ĥajam kaj liaj robaioj, por mi – estante esperantisto persa - ĝuindis duoble:
'Kaj kion diri pri la rafinita ellaboriteco de liaj verkoj? En la malvasta sino de la robaia kristalo li sciis enfermi vastajn pensojn kaj drastajn bildojn, nedetrueble fiksitajn per la oraj hoketoj de la triobla rimo. Perloj el pura poezio, kiuj eternigas lian nomon.' (1)
Instiga estis por mi ankaŭ tio ke la samideana publiko tiel varme bonvenigis Kajjaman mesaĝon tra la majstra traduko:
'La Robaioj estas en Esperanto la plej multe eldonita verko. El deko da eldonoj la verko restas havebla nun en kvin diversaj vestoj; jen io, pri kio Esperanto-aŭtoroj eĉ ne fantazius ...'" (2)

En la Enkonduko de la sama libro, i.a. diriĝas pri Ĥajam:

"Feliĉe la robaioj estas delonge kaj bone konataj ankaŭ en la E-a mondo dank’ al la majstra kaj “la plej fidela traduko de Omar Kajjam” (3) fare de prof. Gaston Waringhien (1901-1991), kvankam li mem modeste esprimas:
'Mi esperas, ke, ĉerpinte el ĉiu fidinda fonto la plej pitoreskajn kaj elokventajn robaiojn, mi havigas al la leganto ne tro misformitan bildon de la granda Perso.'(4)
Kiam en 1927 naskiĝis Biĵan Ĝalali, jam pasis pli ol ok jarcentoj ekde kiam Omar Kajjam estis forpasinta. Tamen la fortega influo, kion havis Kajjam sur siajn posteulojn, ne limiĝis al lia lando, lingvo aŭ tempo. Kajjamaj robaioj disatingis plej multajn landojn en ĉiujn kontinentojn de la mondo, tradukiĝinte en plej diversajn lingvojn kaj verŝajne transvivos ankaŭ nian eraon . (5)
Ĝalali estis sub la efikoj de Ĥajama pensmaniero kaj rekte de li mem, kaj pere de sia onklo, Sadeg Hedajat (1903-1951), granda verkisto de Irano kaj “la plej influa persa prozverkisto de post Sadio (ĉ. 1215-ĉ. 1290)” (6). Fakte Hedajat verkis du librojn prezentantaj la robaiojn de Kajjam" (7).

Kelkaj Robaioj trad. fare de G. Waringhien

Kaj jen, kiel ekzemploj, tri robaioj de Kajjam tradukitaj de prof. Warighien:

Printemp’ kaj am-idolo, kiu huriojn spitas,
kaj ĉe herbeja rando min al vinkruĉ’ invitas:
nu, estu mi – ne gravas orelojn malrespekti –
de hundoj malŝatata, se mi Edenon citas!
Ne scias mi, ĉu mia Farint’ antaŭmedite
min al Eden’ destinis aŭ al Infero: kvite!
Manĝeto, am-idolo kaj vin’ sur verda herbo,
jen tri, kontante: via Eden’ estas kredite!
La libron de l’ flortagoj revolvis mi kaj bukis.
La freŝa vivprintempo en vintron jam kadukis.
Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,
ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis ...

Notoj kaj Fontoj

La tombejo de Omar Ĥajam en Nejŝaburo, Irano.

(1) La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Waringhien, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p, p. 27. (La unua eldono aperis en 1953.)

(2) Paul Peeraerts La kvin vestoj de La Robaioj, Monato, citita en: [1] (Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 junio 2001)

(3) ROBIN, Armand. La Nouvelle Revue Francaise, Nov. 1958, citita en la antaŭparolo de: La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Waringhien, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p.

(4) La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Waringhien, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p, p. 29.

(5) Kiel ekz-o, jena libro entenas Ĥajamajn robaiojn en 30 lingvoj, inkluzive la E-an fare de prof. G. Waringhien:
Rubaiyat of Omar Khayyam in 30 languaes, Komp. M. Ramezani, Tehrano: Padide, 1987, 709 p.
Jen du eldonoj de la robaioj en E-o trad. fare de Waringhien:
La Robaioj, Umar Kajjam, Trad. G. Waringhien, Antverpeno: 1984 (2a eld.), 107 p.
La Robaioj, 3a eld., Reviziita kaj plivastigita, Umar Kajjam, Trad. G. Waringhien, Chapeco: Fonto, 1997, 151 p.

(6) HILLMANN, Michael. An Autobiographical Voice: Forugh Farrokhzad, Editor Afsaneh NAJMABADI, Harvard University Press Cambridge, Massachusetts, 1990. Citita en: http://www.forughfarrokhzad.org/papers/papers2.htm

(7) Robaijjate Omar Ĥajjam, Ed. kaj 12paĝa enkondoko fare de Sadeg Hedajat, Tehrano: Bruĥim, 1923.
Tarane-haje Ĥajjam (Kanzonoj de Ĥajam), Ed. kaj 40paĝa enkondoko fare de Sadeg Hedajat, Tehrano: Bruĥim, 1933.
Lastatempe, lia nevo publikigis ambaŭ librojn en unu volumo, aldonante 15-paĝan enkondukon:
HEDAJAT, Ĝahangir, Ĥajjame Sadeg (ambigua titolo en la persa: Kajjam laŭ Sadeg kaj Verdira Ĥajam), Tehrano: Naŝre Ĉeŝme, 2002, 183 p.

Plie, estis eldonitaj diversaj esperantaj tradukoj de la angla versio The Rubáiyát of Omar Khayyám de Edward FitzGerald (1809-1883). Inter aliaj troviĝas La Rubajtoj de Omar Kajjam de C. M. Bean, kiu aperis en la bulteno The British Esperantist; kaj Omar Kajam - La Robajoj elangligita de William Auld (Glasgovo, Eldonejo Kardo, 1980). Bean mencias, ke en la biblioteko de la Brita Esperanto-Asocio ekzistas traduko de la tuta verko, farita en 1908 de Richard H. Geoghegan, konata irlanda esperantisto.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda