Nikola Tesla: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ia:Nikola Tesla
Neniu resumo de redakto
Linio 40: Linio 40:
* [http://www.info747.com/Nikola_Tesla.htm Nikola Tesla]
* [http://www.info747.com/Nikola_Tesla.htm Nikola Tesla]
* Tesla's Wardenclyffe Science Center Plaque [http://www2.timesreview.com/SUN/stories/S121109_Tesla_psh]
* Tesla's Wardenclyffe Science Center Plaque [http://www2.timesreview.com/SUN/stories/S121109_Tesla_psh]
* [http://www.nikolatesla.fr/documents.htm NikolaTesla.fr] - More than 1,000 documents on Tesla


{{vivtempo|1856|1943|Tesla, Nikola}}
{{vivtempo|1856|1943|Tesla, Nikola}}

Kiel registrite je 09:59, 30 sep. 2011

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri serba fizikisto. Por informoj pri la mezurunuo de magneta flukso, vidu la artikolon Teslo (mezurunuo).

Ŝablono:Info Homoj

Nikola Tesla en sia laboratorio en Colorado Springs je 1900

Nikola Tesla (naskiĝinta en Smiljan, Aŭstrio-Hungario la 10-an de julio 1856 – mortinta en Novjorko la 7-an de januaro 1943) estis fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero.

Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.

Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento.

Laŭ li estis nomita la teslo, la mezurunuo de magneta flukso laŭ la internacia sistemo de mezurunuoj.

De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.

Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi. Komence oni opiniis ke la inventinto estis Marconi, tamen en 1943 tribunalo decidis doni patentan rajton al Tesla. La proceso okazis post la morto de Tesla, tial kutime oni trovas Marconi la inventinto, kvankam li mem diris, ke por konstrui radion li utiligis la antaŭajn verkojn de Tesla.

Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri sia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.

Usona kompanio kiu produktas novan generacion da elektraj aŭtomobiloj nomiĝas Tesla Motors.

Bildaro

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara