Berlino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: tw:Berlin
→‎Eksteraj ligiloj: fixed wrong link
Linio 329: Linio 329:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.reisebuero.tk vojaĝaj informoj pri Berlino]
* [http://www.informationen-reise.de/deutschland-reisefuehrer/berlin/ vojaĝaj informoj pri Berlino]
* [http://www.stadtpanoramen.de/berlin/berlin.html Panoramaj bildoj pri Berlino]
* [http://www.stadtpanoramen.de/berlin/berlin.html Panoramaj bildoj pri Berlino]
* [http://www.esperanto.de/uk99/berlin.htm esperantaj informoj pri Berlino okaze de la] [[Universala Kongreso de Esperanto|UK en Berlino en la jaro 1999]]
* [http://www.esperanto.de/uk99/berlin.htm esperantaj informoj pri Berlino okaze de la] [[Universala Kongreso de Esperanto|UK en Berlino en la jaro 1999]]

Kiel registrite je 20:53, 31 okt. 2011

Berlino
germane: Berlin
Ĉefurbo kaj federacia lando
Panoramo de urbo Berlino
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Berlin
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Berlino
Distriktoj
Historiaj regionoj
Historiaj partoj Orienta Berlino, Okcidenta Berlino
Aŭtovojoj A 10, A 100, A 103, A 104, A 111, A 113, A 115, A 117
Najbaras kun Brandenburgio Germanio
Konataj lokoj
Riveroj Spree, Havel
Situo Berlino
 - koordinatoj 52° 31′ 00″ N 13° 24′ 00″ O / 52.51667 °N, 13.40000 °O / 52.51667; 13.40000 (mapo)
Plej alta punkto 115
Plej malalta punkto 34
Areo 891,82 km² (89 182 ha)
Loĝantaro 3 447 048 (31.08.2010)
 - de metropolo 5 000 000
Denseco 3 865,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1237
Primatoro Klaus Wowereit (SPD)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 10001 – 14199
Tel. antaŭkodo +49 (0)30
ISO 3166 DE-BE
Aŭtokodoj B
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Palacoj kaj Parkoj de Potsdam kaj Berlin
Jaro 1990 (#14)
Numero 532
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Unuopaj partoj de Berlino
Unuopaj partoj de Berlino
Unuopaj partoj de Berlino
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Berlin
Retpaĝo: www.berlin.de
Turka tombejo en Berlino
Klimata diagramo ĉe la placo Aleksandro en Berlino
La ĉirkaŭon de Berlino karakterizas la brandenburga pejzaĝo de riveroj kaj lagoj (la Havel ĉe Werder).
La televida turo de Berlino
August Bebel Placo de Berlino kaj la Buddy Bears
Brandenburga pordego
Elaera foto (2002), la flava liniaro montras la iaman limon

Berlino (germane Berlin [berlin']) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.

Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionoj da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.

Geografio

La centro de Berlino

La berlina urbodomo situas je 52° 31¢ 6² norda latitudo kaj je 13°¢ 24 30² orienta longitudo. La plej granda etendiĝo de la urba areo de oriento al okcidento mezuras ĉirkaŭ 45 km, de nordo al sudo ĉirkaŭ 38 km. La areo mezuras 892 km². Berlino situas en la orienta parto de Germanio, ĉirkaŭ 70 km okcidente de la landlimo al Pollando kaj estas tute ĉirkaŭita de la lando Brandenburgio. La metropola regiono Berlino-Brandenburgio estas unu el la regionoj plej dense loĝataj de Germanio.

Loĝantaro

En Berlino loĝas pli ol 3 milionoj da loĝantoj kaj la nombro ankoraŭ kreskas, kvankam ne tro rapide.[1] Fino de la jaro 2008 en Berlino loĝis 470 051 da negermanoj (tio estas ĉ. 14 % el ĉiuj urbanoj). Plej multe da negermanaj urbanoj estas turkoj (24 %), de diversaj aziaj landoj devenas 15 %, 11% de iama Jugoslavio (do de ĉiuj hodiaŭaj ŝtatoj kreitaj post disfalo de Jugoslavio), 9 % estas poloj kaj 7 % venis de eksa Sovetunio. [2]


Jaro Nombro da loĝantoj
1999 3 386 667
2000 3 382 169
2001 3 388 434
2002 3 392 425
2003 3 388 477
2004 3 387 828
2005 3 395 189
2006 3 404 037
2007 3 416 255
2008 3 431 675

Pejzaĝo

La pejzaĝo de Berlino estas markita de iamaj glaĉeroj. La historia centro situas ĉe la malplej larĝa kaj tiel plej trafikavantaĝa loko de la berlina pravalo, kiu trairas Berlinon de la sudoriento al la nordokcidento kaj estas trafluita de la Spree de oriento al okcidento.

La plej nordorienta parto de Berlino situas sur la altebenaĵo de Barnim, preskaŭ la duono de la areo de la sudokcidenta parto situas sur la altebenaĵo de Teltow. La plej okcidenta parto de Berlino, Spandau, troviĝas kaj ene de la berlina pravalo kaj sur la ĉefe okcidente de Berlino situanta ebenaĵo de Nauen.

La pejzaĝo de Berlino estiĝis en la glaciepoko dum la lasta glaciepoko, nomata "vistula". Antaŭ ĉirkaŭ 20.000 jaroj la regiono de Berlino estis ankoraŭ kovrita de la kelkcent metrojn alta impona skandinava glaciplato. Dum la malglaciiĝo de la glaĉero antaŭ 18.000 jaroj estiĝis la berlina pravalo.

En la kvartalo Spandau, la Spree enfluas en la Havel, kiu trafluas la okcidenton de Berlino de nordo al sudo. La riverujo de la Havel, fakte tunela valo, ofte similas al multlaga pejzaĝo, la plej grandaj golfetoj estas la lagoj de Tegel (Tegeler See) kaj Wann (Großer Wannsee).

La plej altaj montetoj en Berlino estas la Große Müggelberg (115.4 m alta) en la kvartalo Treptow-Köpenick, la el konstrurubaĵoj de la Dua Mondmilito kreita Teufelsberg (Diablomonto, 114.7 m alta) en Charlottenburg-Wilmersdorf kaj la montoj de Ahrensfeld (112.1 m altaj) en la naturparko Wuhletal en Marzahn-Hellersdorf. La plej malaltaj lokoj de Berlino estas tiuj de la Havel-lagoj en la sudokcidento, ili situas je 32 m super la marnivelo.

Klimato

La urbo situas en klimata zono inter oceana kaj kontinenta klimatoj. La averaĝa jara temperaturo en la urboparto Dahlem estas 8,9 °C kaj la averaĝa jara pluvkvanto 581 mm. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto je averĝe 18,5 respektive 17,7 °C kaj la plej malvarmaj januaro kaj februaro je averaĝe -0,6 respektive -0,3 °C. Pluvas plej multe en julio, ĉirkaŭ 70 mm, plej malmulte en marto, 31 mm.

Oni konstatas plej ofte en Berlino nordokcidentajn kaj sudokcidentajn ventojn, aparte fortaj dumvintre. Tiuj ventoj alportas maran, puran aeron. Ventoj el sudoriento kaj oriento kaŭzas aŭ varmegajn aŭ malvarmegajn tagojn laŭsezone.

Urbodivido

Ekzistas 12 distriktoj en Berlino, kiuj estas subdividitaj en 95 kvartalojn. La kvartaloj ne gravas por la administracio, sed estas aparte uzataj en la ĉiutaga lingvouzo, ĉar ilia deveno estas historia. Leĝo de la 10-a de junio 1998 malpliigis la nombron de distriktoj de 23 al 12.

Najbaraj komunumoj

Berlino estas tute ĉirkaŭata de la lando Brandenburgio kaj havas limojn al ok distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo. Troviĝas ĉelime la sekvaj komunumoj (holoĝdirekte kaj ekde la nordoriento):

Historia gravo

Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmacia entrepreno Schering (ekde 2006 Bayer Schering Pharma) kaj gazetara giganto Springer.

Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. La iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn oficajn centrojn. fonto: retejo presse.tk

Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, esti ekzemple la rezidejo de la Hohenzollerna dinastio, ĉefurbo de Prusio kaj la Germana Regno kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj.

Historio

De la unua skribmencio

La unua skriba noto pri Berlino estas de jaro 1244. En la hodiaŭa regiono estis tiam tie du foiraj centroj: Berlin kaj Cölln (tiu oficiale fondiĝis en 1237, Berlino en 1234). En 1307 Berlin kaj Cölln unuiĝas ankaŭ pro komuna defendo kontraŭ najbaroj. En nova, komuna urbodomo estas 12 konsilianoj de Berlino kaj 6 konsilianoj de Cölln. Ĉiu parto ja havas tamen propran administradon kaj budĝeton. En jaro 1400 Berlino kaj Cölln havas ĉirkaŭ 8 500 enloĝantojn kaj 1 100 konstruaĵojn. En Berlino jam estas tri urbodomoj, tri malsanulejoj kaj pluraj preĝejoj.[3]

Urbo de princoelektisto

En jaro 1411 administrado kaj kontrolo de la markio Brandenburgio apartenas al Frederiko la kvina, el la dinastio de Hohencolernoj. Dum 500 jaroj Berlino estos sub kontrolo de la Hohencolernoj. En 1415 dum koncilio de la Sankta Romia Imperio en Konstanco, reĝo Sigismund iĝas princoelektisto kaj markgrafo de Brandenburgio kaj alprenas la nomon Frederiko la unua. En 1432 Berlino kaj Cölln unuiĝas. Pro la volo de reĝo Frederiko, en 1442 la du urboj denove disiĝas. 1443 - Sur insulo de la rivero Spree en Cölln ekkonstruiĝas bazoj de estonta berlina urba fortikaĵo. La fortikaĵo estis kelkfoje rekonstruita ĝis la jaro 1716. 1486 - Princoelektisto Johann Cicero igas la fortikaĵon en Cölln konstanta sidejo de la brandenburgiaj princoelektisto de Hohencolernoj. Tio donas al Berlino pli da graveco, sed la urbo samtempe perdas iom de sia libereco.

Vidindaĵoj

Pro la riĉa urba historio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:

Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.

Esperantaj vidindaĵoj

Universitatoj

En la urbo ekzistas kvar ŝtataj universitatoj: la Humboldt-Universitato en Berlino, la Libera Universitato Berlino kaj la Teknologia Universitato Berlino kaj la Universitato de Artoj Berlino. Aldoniĝas ses ŝtataj altlernejoj, pluraj privataj altlernejoj, kvar artaj altlernejoj sen universitata statuso kaj pliaj akademioj kaj konservatorioj.

Transporto

Publika transporto

Berlino havas grandan reton de publikaj transportiloj, kiun vivtenas ĉefe la firmao Berliner Verkehrsbetriebe (Berlinaj Trafikaj Entreprenoj, BVB). Tipa koloro de metrooj, tramoj kaj busoj estas flava. Berlino estas dividita en 3 tarifajn zonojn. Por tuttaga bileto (validas ĝis la tria horo matene de la sekva tago) por zonoj A kaj B plenkreskuloj pagas 6,10 €, infanoj ĝis 14a jaro nur 4,40 €.

Metroo

Pli da informoj troveblas en artikolo Metroo de Berlino.

Tramo de tipo GT6NZ je Friedrichstrasse

Tramo

Ekzistas 22 linioj, de tio 9 noktaj linioj. Entute la tuta relaro ampleksas preskaŭ 190 kilometrojn [4], el tio estas 108 kilometroj da reloj sur memstara trako. Entute estas 377 haltejoj dum tago, dum nokto 208 da haltejoj. Averaĝa rapideco de tramoj estas 19,2 km/h[5]. Ekzistas ankaŭ 9 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[6].

Busoj

Ekzistas 148 busaj linioj, de tio 65 noktaj linioj. Ĉiuj tagaj linioj mezuras entute 1 703 kilometrojn (la noktaj linioj mezuras entute 799 kilometroj[7]). Averaĝa distanco inter unu haltejo al dua estas 480 metroj. Ekzistas ankaŭ 17 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[8]. En zonoj B kaj C oni post la 20-a horo povas peti ŝoforon halti inter du haltejoj kaj elbusiĝi (nur per la unua pordo)[9].

Ŝipa transporto

Berlino ofertas al loĝantoj kaj vizitantoj ankaŭ 6 ŝipliniojn (F10, F11, F12, F21, F23 kaj F24).

Fervojo

Ĉefa stacidomo Berlin Hauptbahnof

Loka fervojo

Berlino havas ankaŭ reton de regionaj trajnoj. Pri regionaj trajnoj zorgas la entrepreno S-Bahn Berlin GmbH.

Trajnkonekto

Berlino havas rektan trajnkonekton kun multaj eŭropaj urboj (Vieno, Prago, Varsovio (Berlin-Warszawa-Express), Moskvo, Zuriko, Berno, Parizo, Kievo kaj multaj aliaj). Ĉefa kaj plej granda stacidomo estas Berlin Hauptbahnhof.

Fluga transporto

Flughaveno Tegel

Berlino hodiaŭ havas du ĉefajn flughavenojn: Tegel kaj Schönefeld. La unuan, situantan en la urbocentro (en la iama okcidenta Berlino), oni planas en la estonteco fermi kaj anstataŭe pligrandigi la flughavenon Schönefeld. Tia sorto jam en 2008 trafis la flughavenon Tempelhof.

Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino

Berlino estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9-an de julio la finalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis la Strato de la 17-a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.

Partneraj urboj [10]

Krome ankaŭ la 12 urbodistriktoj havas multajn partnerajn rilatojn al aliaj urboj. Pri tio vidu la unuopajn artikolojn pri la urbodistriktoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. http://www.statistik-berlin-brandenburg.de/
  2. http://www.statistik-berlin-brandenburg.de/gender/kapitel/Demog_1.htm
  3. http://www.berlin.de/berlin-im-ueberblick/geschichte/handelsstadt.en.html
  4. http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
  5. http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
  6. http://www.bvg.de/index.php/de/3718/name/MetroTram.html
  7. http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
  8. http://www.bvg.de/index.php/de/3719/name/MetroBus.html
  9. http://www.bvg.de/index.php/de/3725/name/Busstopp+auf+Wunsch.html
  10. http://www.berlin.de/rbmskzl/staedteverbindungen/index.en.html

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara