Rumanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
| akvo = 3
| akvo = 3
| loĝantoj =
| loĝantoj =
| loĝantaro = 19.599.506<ref>http://www.agerpres.ro/english/index.php/news-of-the-day/item/89649-Almost-196-ml-people-registered-in-Romanias-Population-and-Homes-Census.html</ref> ([[2011]])
| loĝantaro = 22.246.862 ([[2008]])
| loĝdenso = 93
| loĝdenso = 93
| vivlongeco =
| vivlongeco =

Kiel registrite je 19:30, 1 nov. 2011

Rumanio
România

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Deșteaptă-te, române!
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bukareŝto
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Uzata(j) lingvo(j) rumana lingvo, ruman-cigana lingvo, rumana signolingvo, ukraina lingvo, cigana lingvo, hungara lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Ortodoksaj kristanoj
Areo 238.391 km² km²
- % de akvo 3 %
Loĝantaro 19.599.506[1] (2011) (2022)
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno ro
Landokodo RO
Telefona kodo 40
Plej alta punkto Moldoveanu Peak
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Prezidento Traian Băsescu (2004)
Ĉefministro Marcel Ciolacu
Nacia tago 13-an de julio
Sendependiĝo 13-an de julio 1878
Ekonomio
Valuto Rumana leŭo (RON)
MEP laŭ ?
– suma $ ?
– pokapa $ 1.480
vdr

RumanioRumanujo (rumane România) estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas lando situanta sudoriente de Centreŭropo, membro de OTAN ekde la 29a de marto de 2004 kaj de Eŭropa Unio ekde la 1a de januaro de 2007.

Ĝi estas la sepa lando de la Eŭropa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Limas kun Ukrainio norde kaj nordoriente, Moldavio nordoriente, Hungario okcidente, kaj Serbio sudokcidente kaj Bulgario sude. Rumanio havas ankaŭ mallarĝan marbordon ĉe la Nigra Maro (sudoriente).

Bukareŝto (en la rumana: București [bu.ku'reʃtʲ]), estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj, krom esti la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Rumanio.

La urbo de Sibiu estis elektita kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007, kun Luksemburgo.

Etimologio

La termino Romania, tero de romianoj, estus aplikebla al ĉiu teritorio kie oni parolas unu el la latinidaj lingvoj. Tamen ĝi finis por estis aplikata nur al la orienta parto de la Romia Imperio, kaj pli precize al la teroj konkeritaj kaj poste koloniigitaj de la antikva Dakio.

La fakto ke la rumanoj uzas por si mem nomon devenan el la latina romanus (romiano en esperanto) estas dokumentita ekde la 16a jarcento, inklude fare de humanistoj el Italio kiu veturis tra Transilvanio, Moldavio, Valaĥio.[2][3][4][5]

La plej antikva dokumento en la rumana pri kiu oni scias estas de la jaro 1521, nome letero verkita de Neacșu de Câmpulung[6] por averti la urbestron de Braŝovo pri tuja atako de la otomanoj. En tiu dokumento, Valaĥio (reale "Valaĥio" estas eksonimo) estas nomata Țara Românească (laŭlitere La Rumana Lando, ĉar rumân signifis rumano). En la venontaj jarcentoj oni uzis ambaŭ formojn —român kaj rumân— kiel annomo de la lando,[7] sed rumân eksignifis servisto, kaj, post la nuligo de la servoreĝimo en 1746, la formo rumân malaparis grade.[8] La nomo România kun la signifo Patrio de ĉiuj rumanoj aperis komence de la 19a jarcento.[9]

Rumanio kaj Moldavio estas la unikaj landoj de Orienta Eŭropo kies oficiala lingvo estas de deveno latinida, kaj granda majoritato de la rumanoj fieras pri sia latina deveno. La figuro de la granda romia imperiestro Trajano (kiu konkeris parton de Dakio) aperas en la nacia himno de la lando, komponita dum la Revolucio de 1848.

Geografio

Fizika mapo de Rumanio.
"La sfinkso" de la montoj Bucegi.

Rumanio havas surfacon de 238.391 km². Ĝi estas la plej granda lando de sia regiono kaj la dekdua de Eŭropo. Ĝi troviĝas en Orienta Eŭropo, pli ĝuste en la regiono de la Karpatoj kaj la malalta valo de la rivero Danubo. Ĝi limas kun Ukrainio norde kaj oriente, Moldavio oriente, Hungario okcidente, Serbio sudokcidente kaj Bulgario sude. Sudoriente ĝi limas kun la Nigra Maro.

La lando estas dividita en tri ĉefajn regionojn: la altebenaĵo de Transilvanio, en la centro de la lando, la Karpatoj, kiuj ĉirkaŭas la centran altebenaĵon kaj etendiĝas al la Nordo kaj la Sudo, kaj la malaltaj teroj de la Okcidento kaj Oriento.

Danubo, la ĉefa rivero de Rumanio, formas la plej grandan parton de la limo kun Bulgario kaj estas uzata por la transporto kaj la produktado de energio hidroelektra. Nuntempe, la Delto de Danubo (vidu la ĉefan artikolon) estis inkludita en la Unesco-listo de lokoj kvalifikitaj kiel Rezervejo de la Biosfero, kun la nomo de Rezervo de la Translima Biosfero de la Delto de Danubo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.733 km² da areo strikte protektata dise inter 18 zonoj.

Aliaj gravaj riveroj estas Mureș kaj Olt. Ankaŭ estas pli ol 10.000 lagoj en la lando.

La klimato oscilas inter modera kaj la kontinenta klimatoj, laŭ la regionoj de la lando, la Karpatoj estante unu el la ĉefaj kondiĉigiloj de la klimato. La pluvokvanto oscilas inter 1.000 mm en iuj montaj areoj kaj malpli da 400 mm ĉe la bordo de la Nigra Maro.

La reliefo de Rumanio estas dividita en areoj kun simila proporcio de montoj, montetoj kaj ebenaĵoj. Ĉi tiu geografia diverseco reflektiĝas ankaŭ en la diverseco de la flaŭro kaj faŭno de Rumanio. La lando havas la plej grandan nombron da brunaj ursoj en Eŭropo, dum ankaŭ la ĉamo povas troviĝi en la Karpatoj.

Historio

Prahistorio kaj Antikveco

Dosiero:Decebalus b.jpg
Reliefo de reĝo de Dakio nome Decebalo en la Trajana Kolono

En 2002 oni trovis la plej antikvajn homajn restojn (Homo sapiens) de Eŭropo en la "Kavo de ostoj" (Peștera cu Oase), ĉe Anina, en la aktuala Rumanio.[10] La restoj (makzelo) datiĝas el proksimume 42.000 jaroj kaj ricevis la nomon de "Johano de Anina" (Ion din Anina). Kiel la eŭropaj restoj plej antikvaj de Homo sapiens, povus reprezenti la unuajn homojn kiuj eniris en la kontinento.[11] La restoj gravas ĉar prezentas mikson de malnovaj trajtoj, de frumoderna homo, kaj de neanderthal,[12] indike eblan hibridon inter Neanderthal kaj moderna homo.[13][14][15]

El la Paleolitiko, la aktuala teritorio de Rumanio estis scenejo de la disvolviĝo de pluraj kulturaj komunumoj. La skribitaj pruvoj pli malnovaj de la ĉeesto de popolo en teritorioj de la aktuala Rumanio devenas de Herodoto, en 513 a.K.[16]

Antaŭ la konkero fare de Romo, la regiono estis loĝata de triboj de origino dakia, de hindeŭropaj lingvoj, kiuj donis al la lando ties antaŭromian nomon, Dacia. Ĝia plej fama ĉefo estis Decebalo, kvankam la unua ĉefo kiu kunigis la tribojn dakiajn estis Berebisto. Parto de Dakio estis konkerita de Trajano kaj lia armeo en la jaro 107. Eblas ke grava parto de la indiĝena loĝantaro estis buĉita dum la kampanjo de konkero aŭ, eble, asimilita aŭ dissemita, kio okazigis lian anstataŭon per romiaj kolonianoj kaj ekde tiam la tiea loĝantaro estis ĉefe latinida. Malgraŭ ĉio restis signifa loĝantaro de "liberaj dakioj" en la teritorioj ne konkeritaj de la romianoj. La Dakiaj Militoj estas senmortigitaj en la Kolono de Trajano, de la Forumo de Trajano en Romo. La Romia Imperio ege profitis minadon de oro kaj arĝento en la regiono.

Mezepoko kaj Moderna Epoko

La antaŭeniro de la ĝermanoj de finoj de la 3a jarcento faris ke, fine, la imperiestro Aŭreliano decidis forlasi la regionon al gotoj kaj tiele estis la unua provinco perdita de la Romia Imperio. La gotoj vivis kun la indiĝena loĝantaro ĝis la 4a jarcento, kiam la hunoj, alia nomada popolo setliĝis portempe en ĉi tiu regiono. De la 6a jarcento la indiĝena loĝantaro devis alfronti la ondegojn de emmigrintaj slavoj. La gepidoj kaj avaroj regis Transilvanion ĝis la 8a jarcento, kaj poste la bulgaroj inkludis parton de la nuna Rumanio en sia imperio ĝis 1018.

Mapo de 1600, kie klare videblas la tri tiamaj regionoj: Transilvanio dependa de Hungario kaj Valaĥio kaj Moldavio, dependaj de Turkio.

La hungaroj konkeris Transilvanion inter la 11a kaj 13a jarcentoj, kaj ĝi estis inkludita en ties Reĝlando ĝis la 16a jarcento. Dum la jarcentoj 12-a kaj 13-a, koloniigis koncernan teritorion de Transilvanio germanoj de Saksio. En la 16a jarcento, post la hungara malvenko fronte al la otomanaj turkoj en la batalo de Mohács (1526), oni formis la princlandon aŭtonoman Transilvanion, vasalo de la otomana Imperio ĝis la 18a jarcento (1711).

La kultura influo de la Bizanca Imperio observeblas ĉefe en la rumanaj preĝejoj.

Transilvanio restis sub hungara influo (kaj poste Aŭstrohungara Imperio kaj poste de Aŭstrio, dum Valaĥio kaj Moldavio restis sub influo de la Otomana Imperio. La sola senjoro kiu atingis la kuniĝon de Transilvanio, Valaĥio kaj Moldavio antaŭ 1918 estis Mihai Viteazul, komenca reganto de Valaĥio, kiu en 1600 atingis la kuniĝon, per militaj venkoj kaj diplomatiaj interkonsentoj. Tamen, la kuniĝo nur daŭris jaron, ĉar estis Mihai perfidita kaj murdita en 1601. Ĉiukaze la limo inter Valaĥio kaj Transilvanio aŭ inter Moldavio kaj Transilvanio ne estis ĝustaj tra la jarcentoj: ekzemple, partoj de la regiono de Braŝovo (hodiaŭ en la rumana regiono Transilvanio) estis parto de Valaĥio en pluraj periodoj. Unu el la elementoj de la bontenado de la konscienco de unueco de la rumanoj en Transilvanio estis la ortodoksismo. Dum necese oni estu katoliko aŭ protestanto por prosperi socie kion faris kaj hungaroj kaj germanoj. Ĝenerale, la multnombraj decidoj de diskriminacio kontraŭ la rumanoj en Transilvanio, havis kiel rezulto la fortigon de lia etna konscienco. En la 18a jarcento, la rumanaj intelektuloj de Transilvanio reliefigis la romian originon de la rumanoj, same kiel faris iuj intelektuloj de Valaĥio kaj Moldavio.

Al la sendependigo kaj unuigo

Ankoraŭ je la fino de la 19-a jarcento (1892), la peto de rajtoj por la rumanoj de Transilvanio (rajtoj kiujn ja ĝuis la hungaroj kaj germanoj), sub la formo de plendumo formita de la rumanaj intelektuloj de Transilvanio (kaj apogita de la intelektuloj de la Reĝlando de Rumanio kaj de la reĝo Karolo la 1-a de Rumanio), estis punita per la malliberigo de liaj aŭtoroj. Jam en 1848 la rumana revoluciulo Simion Bărnuțiu estis asertinta: "Nu sunteți competenți să ne judecați, ci există un alt tribunal, mai mare, mai luminat și desigur mai nepărtinitor, care ne va judeca pe toți. Este tribunalul lumii civilizate", tio estas "Ne estas kompetentaj por juĝi nin, ekzistas alia tribunalo, plej granda, pli luma kaj, kompreneble, pli objektiva, kiu nin juĝos al ĉiuj. Estas la tribunalo de la mondo civilizita."

Rumanio inter 1878 kaj 1913.

Valaĥio kaj Moldavio devis alfronti al la otomana Imperio (kaj al aliaj malamikoj) tra la jarcentoj, en ripetitaj okazoj devante pagi impostojn por subteni sian sendependecon. Malgraŭ la kontinuaj militoj, ili ankaŭ atingis kulturajn atingojn, kiel dum la reĝado de Mircea cel Bătrân, Matei Basarab, Constantin BrâncoveanuDimitrie Cantemir. Elstaraj luktistoj kontraŭotomanaj estis Mircea cel Bătrân, elvokita en la poemo de Eminescu, Vlad Țepeș, Ștefan cel Mare, Mikaelo de Valaĥio kaj iuj inkludas tie al Iancu de Hunedoara, reganto de Transilvanio kaj patro de la reĝo de Hungario Matiaso Korvino.[17] Kvankam ambaŭ prinslandoj estis dependaj de la Otomana Imperio konservis siajn aŭtonomecojn, ĉar la Imperio plie interesiĝis pri la enspezo de impostoj kaj pri rekrutado de soldataro.

En la 18a jarcento la du princlandoj perdis sian rajton al propra ekstera politiko, ĝis la definitiva sendependeco de la lando en 1878. La rumanoj (inkluditaj tiuj de Transilvanio) ankaŭ partoprenis en la Revolucio de 1848, animitaj de la idealoj de la romantika naciismo. Alexandru Ioan Cuza (1859-1866) estis la unua reganto de la "Kunigitaj Princlandoj de Valaĥio kaj Moldavio", pioniro de reformoj laŭ franca modelo. Tamen, Cuza estis devigita abdiki fare de la sektoroj pli reakciaj, kaj oni elektis fremdan princon por regi la Princlandojn Kunigitajn. Tiu princo estis Karolo (1866-1914), de Hohenzollern-Sigmaringen, kiu alvenis por esti la unua reĝo de Rumanio, en 1881, kiam la eŭropaj povoj agnoskis la sendependecon de Rumanio, tra la Kongreso de Berlino de 1878 (post la partopreno de la rumanoj en la rusa-turka milito). Estis la periodo de la komencoj de la industriiĝo de la lando, kaj la komencoj de la kapitalismo.

20a jarcento

Rumanio deklaris sin neŭtrala en 1914, je la komenco de la unua mondmilito, sub la nova reĝo Ferdinando, nevo de Karolo, sed akceptis eniri en la milito formante parton de la Triopa Entento en 1916, kun la espero regrupigi ĉiujn provincojn kun plimulto de rumana loĝantaro. En 1775, la Monarkio de Habsburgoj estis aneksinta la parton nordan de Moldavio, nome Bukovino, kaj la otomana Imperio parton de suda Bugeac. En 1812 la rusa Imperio estis aneksinta parton de Besarabio, parte redonita post la Milito de Krimeo, per la Pariza Traktato. Je la fino de la 19a jarcento, la Monarkio de Habsburgoj enkorpigis Transilvanion en kio poste nomiĝis la Aŭstra Imperio. Kun la Pakto de Berlino de 1878, la sendependeco de Rumanio estis agnoskita de la Eŭropaj Povoj. Por cedi al Rusio la tri distriktojn de la sudo de Besarabio kiuj estis rekuperitaj post la Milito de Krimeo de 1852, la nova Reĝlando de Rumanio ricevis Dobrogea. Je la fino de la unua mondmilito, la Aŭstrohungara Imperio kaj la rusa Imperio estis kolapsintaj, lasante ke Besarabio, Bukovino kaj Transilvanio, kuniĝu libere kun Rumanio en 1918.

Granda Rumanio, 1939.

El la 1920-aj jaroj Rumanio atingis sian plej grandan etendon kaj prosperis kaj ekonomie kaj kulture. En la jardeko de 1930, dum la reĝado de Karolo la 2a, ŝprucis forta faŝisma movado, nomita la "Gvardio de Fero". En 1940 Sovetio devigis Rumanion cedi al ĝi Besarabion kaj la nordon de Bukovino, dum la nazia Germanio koncedis la nordon de Transilvanio al Hungario kaj la sudon de Dobrogea al Bulgario. La okazaĵoj de 1940 estis responditaj tiam por la tuta rumana socio, kun la escepto de la tiame malgranda grupo komunisma establita en la lando, kiu apogis la eksteran politikon de Sovetio. La 5an de septembro de 1940 la marŝalo Ion Antonescu faris puĉon kaj akiris la registaron. Lia ĉefa intenco estis rekuperi la perditaj teritorioj en 1940. En 1941 Ion Antonescu sukcesis fini kun la Gvardio de Fero.

Rumanio post la Dua Mondmilito.

Dum la Dua Mondmilito la lando aliancis kun la Akso (Germanio estis la sola lando tiama kiu garantiis al Rumanio la reakiron de ĝiaj perditaj teritorioj), kaj faris kontraŭsemidan politikon. Je la komenco akiris militajn triumfojn, en la Orienta Fronto, kunlabore kun la germanoj. Sed de 1943 la situacio plimalboniĝis, farante ke la sovetiaj trupoj eniris Rumanion en 1944. Antonescu prezentis planon de defendo al la reĝo Mikaelo la 1-a, sed la respondo de tiu estis enprizonigi lin kaj permesi kian juĝon fare de tribunalo sovetia (kiu en 1946 kondamnis Antonescu je morto). Post lia puĉo, Mikaelo la 1-a daŭre okupis la rumanan tronon por mallonga tempodaŭro. Tamen, Rumanio enirus poste ene de la spaco de influo de Sovetio, kaj sekve Mikaelo la 1-a estis devigita abdiki la tronon en 1947 kaj forlasi la landon. Post la dua mondmilito, Rumanio reakiris nur la nordon de Transilvanio.

En tiu sama jaro estis proklamita la Popola Respubliko de Rumanio kaj Constantin Ion Parhon ekprenis la povon. En 1952, estis sekvita de Petru Groza, kiu regis ĝis 1958, kiam lin sekvis Gheorghe Gheorghiu-Dej. Dum lia registaro, ĝi iniciatis periodon de ia sendependeco koncerne al Sovetio kaj reaperis iu sento naciisma rumana, sed atente prigardita de la Rumana Komunisma Partio. Post la registaro de Chivu Stoica, en 1967 venis la prezidanteco de la registaro al Nicolae Ceaușescu. Lia devio al politiko personalisma kaj diktatora, havigis al li en la komenco la amikecon de okcidentaj registaroj por promocii la malfondon de la Pakto de Varsovio kaj kritiki la sovetiajn intervenojn en Ĉeĥoslovakion kaj Afganion en 1968 kaj 1979 respektive. Krome, la vivnivelo en la lando estis akceptebla, kaj estis plena dungiteco. Tamen, Ceaușescu alvenis al izolado de la Okcidento kaj al kopiado el Norda Koreio de la kulto al la personeco. Menciindas ke la epoko de la socialismo en Rumanio estis ankaŭ epoko de la persekutado de la reprezentantoj de la Rumana Ortodoksa Eklezio (kaj de la aliaj religioj), kaj ajna religia demonstracio estis malpermesita.

Dosiero:Romanian Revolution 1989 1.jpg
Kontraŭkomunistaj protestantoj dum la 1989a revolucio. Rumanio estis la ununura lando de Orienta Eŭropo kiu forigis perforte la komunisman reĝimon. Rigardindas flagoj kun forigita ĝistiama blazono

En la 1980-aj jaroj Ceaușescu iniciatis politikon kiu havis kiel celon fini kun la ekstera ŝuldo. La metodo estis la tiel-nomita "raciigo" (drasta redukto) de artikloj de unua neceso kiel viando, lakto, ovoj, hejma akvo kaj elektra lumo. La unuaj demonstracioj kontraŭkomunismaj okazis en Braŝovo en 1987, sed ili estis subpremitaj. Kiel respondo al la situacio en la lando, eksplodis la Rumana Revolucio de 1989 en Timișoara kaj, poste, en Bukareŝto kaj en ĉiuj gravaj urboj, en decembro de 1989. Nicolae Ceaușescu estis perdinta la apogon de la armeo kaj estis arestita, juĝita kaj ekzekutita kun sia edzino kaj konsilantino Elena Ceaușescu, la tagon de Kristnasko. Iuj ortodoksaj sektoroj kritikis poste la ekzekuton en la tago de Kristnasko.

En 1990 kaj 1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj kie venkis Iliescu. De la komenco estris la transiron al la demokratio Ion Iliescu kaj ties partio Frontul Salvării Naționale kvankam li mem estis estinta grava membro de la Komunisma Partio. En urboj kaj ĉefe en Bukareŝto estis granda kontraŭstaro kontraŭ tiu procezo, kiu implikis koruptadon kaj malfortecon de la ekonomio en ties trapaŝo al la merkata ekonomio, kio provokis tre altan elmigradon de junuloj ĉefe al Italio kaj Hispanio, kio ne plibonigis la staton de la ekonomio. En 1996 venkis la balotadon la demokrat-kristano Emil Constantinescu, poste revenis Iliescu kaj en 2004 denove venkis dekstrulo nome Traian Băsescu.

Politiko

Rumanio havas konstitucion de 1991 kaj reformita en 2003. Estas balotado por elekti kaj la prezidenton (ĉiun kvinan jaron) kaj la duĉambran parlamenton (ĉiun kvaran jaron). La prezidenton kun la partio majoritata en la parlamento elektas ĉefministron kaj tiu elektas la registaron. La jura povo estas sendependa.

La prezidentoj kaj registaroj

La prezidentoj de Rumanio ne povas esti membroj de iu ajn partio dum sia posteno. Interkrampe troviĝas la partioj de deveno de tiuj kiuj venkis en la prezidentaj balotadoj

Emil Boc, nuna ĉefministro de Rumanio

La ĉefministroj

Administra divido

41 distriktoj (județe) plus la memstara municipo București (vidu la liston de ISO-kodoj). En tiuj distriktoj estas 2686 ruraj komunumoj kaj 265 urbaj municipoj.

Alfabetorde la distriktoj de Rumanio jenas (interkrampe la distrikta ĉefurbo):

administra mapo de Rumanio

Jen listo de urboj de Rumanio:

Neformale la lando konsistas el regionoj difinitaj parte geografie, parte historie, nome:

Tiuj regionoj ne ĝuas oficialan memstarecon aŭ administran konsideron.

Ekonomio

Dosiero:Bucharest Chamber of Commerce.jpg
Komercĉambro de Bukaresto

Ekde la Dua Mondmilito la ekonomio en Rumanio estis ŝtatigita kaj planita. Post la falo de la komunisma reĝimo en 1989 oni transiris al la merkata ekonomio. Oni privatigis kaj discentrigis kelkajn sektorojn kaj nun la ŝtato ne tiom regas la ekonomian funkciadon.

Rumanio estas unu el la ĉefaj produktantoj kaj eksportantoj de agrikulturaj produktoj de Eŭropo. Tiu sektoro kovras 10 % de la MEP. La kultivejoj okupas 40 % de la surfacon de la lando; la forstaj rimedoj abundas kaj fiŝkaptado etendiĝas. Eksistas kuŝejoj de natura gaso kaj nafto kiu helpas en la ĉiutaga konsumado, sed por satigi la totalan peton la lando devas importi ilin, ĉefe el Rusio. Por klopodi redukti la dependon de eksteraj faktoroj, oni disvolvigis la kreadon de atomaj centraloj kaj hidroelektraj centraloj, kiuj nun havigas 45% de la energio konsumata en la lando.

La industria sektoro reprezentas 35 % de la MEP, malgraŭ ke en la lastaj tempoj, la instalaĵoj konstruitaj dum la etapo de ekonomio centralizita restis malaktualaj kaj la fabrikoj devis investi amase en modernigoj. La ĉefaj sektoroj estas la tekstila, la siderurgia, la produktado de maŝinaro kaj veturiloj, de armilaro kaj la procesorado de la terkultura produktado.

La servoj okupas la ceteran 55 % de la MEP, estante la turismo la ĉefa impostpaganto. La Nigra maro, la delto de la Danubo kaj la Karpatoj estas la naturaj allogaĵoj kiuj koncentras la turismon, dum en Transilvanio elstaras ĝia kultura heredaĵo.

La indico de senlaboreco estas de 6,4%, pluraj punktoj sub aliaj landoj de la regiono kaj de Okcidenta Eŭropo. La komerca balancilo havas signifan deficiton, la eksportadoj estas de 33.500 milionoj de eŭroj dum la importadoj atingas 56.400 milionojn de eŭroj. La ĉefaj partneroj de Rumanio, tiel en la eksportadoj kiel en la importadoj estas Italio kaj Germanio. Elstaras la fakto ke ĝi subtenas bonajn komercajn rilatojn kun ĉiuj landoj de lingvo hispana, speciale kun Ĉilio, Kolombio, Ekvatoro, Hispanio kaj Venezuelo.

Demografio

Cluj-Napoca, el rigardejo.
Evoluo de la rumania loĝantaro ekde 1961 ĝis 2010.
Etna mapo de Rumanio en 2002 (verde la majoritataj komunumoj de hungaroj).

La loĝantaro de Rumanio atingas 19,599,506[18] (2011), kaj ĝi malpliiĝas je kreskoritmo de 0,12 % jara. La plimulto de la loĝantaro apartenas al la rumana etno (88,9 %), sekvita de grava komunumo de hungaroj (6,6 %), koncentrita ĉefe en la regiono de Transilvanio, kaj de ciganoj (2,5 %). ukrainoj (0,3 %), rusoj, germanoj (0,3 %), turkoj, bulgaroj, italoj kaj serboj, kune kun aliaj minoritatoj, ili konstituas la reston de la loĝantaro.[19] La loĝantoj koncentriĝas en la ebenaĵoj, kie estas la industriaj centroj kaj kie oni disvolvas la grandskalan agrikulturon.

La 55,2% de la rumanoj vivas en la urboj, kio reprezentas unu el la plej malaltaj proporcioj de Eŭropo, nur superita por iuj de ĝiaj najbaroj balkanaj kaj Moldavio. La ĉefaj urboj de la lando estas Bukareŝto, la ĉefurbo, kun 2 milionoj de loĝantoj, Iași, Braŝovo, Cluj-Napoca, Timișoara, Craiova, Konstanco, Galați kaj Deva ĉiuj ili kun loĝantaro de inter 280.000-330.000 loĝantoj. [20]

Centro de Braŝovo, vidaĵo de la Nigra Preĝejo.

Rumanio estas ŝtato sen oficiala religio, kvankam pli ol 89% de la loĝantaro enkadriĝas en la Rumana Ortodoksa Eklezio (laŭ la censo de 2002). Ankaŭ estas signifaj kvantoj da katolikoj (kaj de latina rito kaj de orienta rito, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 5,6% de la loĝantaro, multaj de ili de la hungara kaj germana minoritatoj de Transilvanio), protestantoj (kaj luteranaj kaj kalvinismaj, ĉirkaŭ 3,7% de la loĝantaro), grupoj pentekostaj kaj islamanoj (ĉirkaŭ 100.000, 0.4% de la tuta loĝantaro). Laŭ la censo de 2002, vivis en la lando ankaŭ 23.105 ateistoj kaj senreligiuloj kaj 6.100 judoj, kvankam multegaj supervivintoj elmigris al Israelo post la Dua Mondmilito. La procento de kredantoj en Rumanio estas komparebla al la procento de kredantoj en Turkio, kun la mencio ke Turkio estas lando majoritate islama.

La rumana estas la oficiala lingvo de la lando. Sekvas ĝin laŭ graveco la hungara kaj la cigana (kiu havas nenion rilate la rumanan, sed kun la romis, la rumanaj ciganoj), parolitaj de la loĝantaroj de tiuj etnoj. La ukraina estas parolata en areoj de Maramures, Bukovino, Dobruĝo kaj Banat. La angla estas la unua fremda lingvo kiun oni studas en la plimulto de la rumanaj lernejoj, kaj nuntempe estas kresko de pruntoj de la angla en la rumana vortotrezoro. La franca estas parolata de signifa nombro da personoj (ĉirkaŭ 5 milionoj), kaj Rumanio estas membro de la Frankofonio. Ankaŭ la hispana estas parolata de granda nombro de la loĝantaro kaj la nombro kreskas.[21]

Kulturo

Elligna preĝejo de Maramureș.

La kulturo de Rumanio estas riĉa kaj diversa. Kiel la propraj rumanoj, estas difinita fundamente kiel punkto de renkonto inter tri regionoj: Centra Eŭropo, Orienta Eŭropo kaj la Balkana Duoninsulo, sen ebla inkludo en neniu de ili. La rumana identeco formiĝis sur substrato de romianoj kaj dakianoj, kombinita kun aliaj influoj. Dum la mezepoko, la rumanoj estis influitaj de la slavoj, de la grekoj kaj de la Bizanca Imperio, de la otomanaj turkoj, kaj, en plej malgranda gravo, de la hungaroj kaj de la germanoj (en Transilvanio). La moderna rumana kulturo disvolviĝis pli malpli dum la lastaj 250 jaroj, kun forta okcidenta influo, aparte franca kaj germana, kaj en la lastaj 20 jaroj ankaŭ brita kaj usona.

Heredaĵo

La de UNESCO Listo de Lokoj de Monda heredaĵo[22] inkludas rumanajn lokojn kiaj la Fortresopreĝejoj de Transilvanio, la Pentritaj preĝejoj de norda Moldavio, la Lignaj preĝejoj de Maramures kiuj kombinas gotikan stilon kun tradicia elligna konstruado, la Monaĥejo de Horezu, la fortikurbo de Sighișoara, kaj la Dakiaj Fortikaĵoj de la Montoj Orastie.[23]

Bukovinaj preĝejoj, Nordvalaĥiaj monaĥ(in)ejoj, Danubdelto, romiaj restaĵoj en Valaĥio kaj Transilvanio.

Famaj rumanoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. http://www.agerpres.ro/english/index.php/news-of-the-day/item/89649-Almost-196-ml-people-registered-in-Romanias-Population-and-Homes-Census.html
  2. "nunc se Romanos vocant" A. Verres, Acta et Epistolae, I, p. 243
  3. "...si dimandano in lingua loro Romei...se alcuno dimanda se sano parlare in la lingua valacca, dicono a questo in questo modo: Sti Rominest ? Che vol dire: Sai tu Romano,..." Cl. Isopescu, Notizie intorno ai romeni nella letteratura geografica italiana del Cinquecento, ĉe Bulletin de la Section Historique, XVI, 1929, p. 1- 90
  4. “Anzi essi si chiamano romanesci, e vogliono molti che erano mandati quì quei che erano dannati a cavar metalli...” ĉe Maria Holban, Călători străini despre Țările Române, vol. II, p. 158–161
  5. "Tout ce pays la Wallachie et Moldavie et la plus part de la Transivanie a esté peuplé des colonie romaines du temps de Traian l’empereur…Ceux du pays se disent vrais successeurs des Romains et nomment leur parler romanechte, c'est-à-dire romain … " Voyage fait par moy, Pierres Lescalopier l’an 1574 de Venise a Constantinople, fol 48 in Paul Cernovodeanu, Studii si materiale de istorie medievala, IV, 1960, p. 444
  6. Iorga, N., Hurmuzachi, Apud, ed., La letero de Neacșu de Câmpulung, vol. Documente, XI, pp. 843.
  7. "am scris aceste sfente cǎrți de învățături, sǎ fie popilor rumânesti... sǎ înțeleagǎ toți oamenii cine-s rumâni creștini" "Întrebare creștineascǎ" (1559), Bibliografía româneascǎ veche, IV, 1944, p. 6. "...că văzum cum toate limbile au și înfluresc întru cuvintele slǎvite a lui Dumnezeu numai noi românii pre limbă nu avem. Pentru aceia cu mare muncǎ scoasem de limba jidoveascǎ si greceascǎ si srâbeascǎ pre limba româneascǎ 5 cărți ale lui Moisi prorocul si patru cărți și le dăruim voo frați rumâni și le-au scris în cheltuială multǎ... și le-au dăruit voo fraților români,... și le-au scris voo fraților români" Palia de la Orǎștie (1581–1582), București, 1968. " În Țara Ardealului nu lăcuiesc numai unguri, ce și sași peste seamă de mulți și români peste tot locul...", Grigore Ureche, Letopisețul Țării Moldovei, p. 133-134.
  8. Brezeanu, Stelian (1999). Romanitatea Orientalǎ în Evul Mediu. Bucarest: Editura All Educational, 229-246.
  9. La unua konata mencio de la termino "Romania" en la moderna senco de la vorto, estas de la verko de la greka erudiciulo Dimitrie Daniel Philippide, publikita en Lepsiko en 1816 kaj nomta "La historio de Romanio", sekve de "La geografio de Romanio".
  10. Trinkaus, E.; Ș. Milota & R. Rodrigo et al., "Early Modern Human Cranial remains from the Peștera cu Oase" (en angla). Journal of Human Evolution 45: 245 –253.
  11. Zilhão, João, "Neanderthals and Moderns Mixed and It Matters" (en angla). Evolutionary Anthropology 15: 183–195.
  12. Trinkaus, E.; O. Moldovan & Ș. Milota et al. (2003), "An early modern human from Peștera cu Oase, Romania" (en angla). Proceedings of the National Acadademy of Science U.S.A. 100 (20): 11231–11236.
  13. Soficaru, Andrei; Adrian Dobo & Erik Trinkaus, "Early modern humans from the Peștera Muierii, Baia de Fier, Romania", Proceedings of the National Acadademy of Science U.S.A. 103 (46): 17196-17201
  14. Kranio 40,000jaraĝa montras kaj modernajn kaj neandertalajn trajtojn, University of Bristol Press Releases, 2007. Disponebla en la retejo: [1]
  15. Rougier, Hélène; Stefan Milota & Ricardo Rodrigo et al. (2007), "Pestera cu Oase 2 and the cranial morphology of early modern Europeans" (en angla). Proceedings of the National Academy of Sciences of USA 104 (4): 1165–1170.
  16. History of costume elements, Eliznik.co.uk, retejo dediĉita al studo de tradicia kamparana kulturo en Rumanio kaj Bulgario. Disponebla en la retejo: [2] (en angla).
  17. ĉe Hunyadi en la Hungara vortaro de Nagy Pallas
  18. http://www.agerpres.ro/english/index.php/news-of-the-day/item/89649-Almost-196-ml-people-registered-in-Romanias-Population-and-Homes-Census.html
  19. 2002 Resultados del censo
  20. World Gazetteer: Nombro de loĝantoj de la plej grandaj urboj de Rumanio
  21. Outsourcing IT în România, Asociația Patronală a Industriei de Software și Servicii (Asocio Dungista de Industria de Softvaro kaj Servoj), de 13a de novembro de 2005
  22. Ŝablono:Citeweb
  23. Ŝablono:Citeweb

Aliaj projektoj

Retaj ligiloj

greke Ĉio pri la Dakoj aŭ Getoj (angle). greke antikvaj domkonstruoj (rumane] greke Lingva situacio kaj leĝaro en Rumanio (france). greke Popolnombrado 2002

Eŭropa Unio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara