Kinŝaso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 120: Linio 120:


== Geografio ==
== Geografio ==

[[Dosiero:Kinshasa 2001.jpg|thumb|230px|left|Mapo de Kinŝaso, 2001.]]
Kinŝaso situas ĉe rivero [[Kongo (rivero)|Kongo]], aliflanke de [[Brazavilo]]. Ili estas [[duobla urbo|duoblaj urboj]]. Tio estas la nura loko en la mondo, kie du ĉefurboj frontas kontraŭ unu la alia kaj en vido de unu la alian sur kontraŭaj bordoj de rivero.
Kinŝaso situas ĉe rivero [[Kongo (rivero)|Kongo]], aliflanke de [[Brazavilo]]. Ili estas [[duobla urbo|duoblaj urboj]]. Tio estas la nura loko en la mondo, kie du ĉefurboj frontas kontraŭ unu la alia kaj en vido de unu la alian sur kontraŭaj bordoj de rivero.


Linio 129: Linio 131:
== Historio ==
== Historio ==


[[Dosiero:Hw-stanley.jpg|thumb|125px|dekstre|[[Henry Morton Stanley]], fondinto de la urbo.]]
[[File:Stanley Founding of Congo Free State 186 View of Leopoldville Station and Port 1884 The Baptist Mission on the summit of Leopold Hill.jpg|thumb|left|Vido de la stacio kaj haveno de Léopoldville (1884)]]
[[File:Stanley Founding of Congo Free State 186 View of Leopoldville Station and Port 1884 The Baptist Mission on the summit of Leopold Hill.jpg|thumb|left|Vido de la stacio kaj haveno de Léopoldville (1884)]]
La urbo estis fondita en [[1881]] de [[Henry Morton Stanley]], kiu nomis ĝin ''Léopoldville'', laŭ [[Leopoldo la 2-a (Belgio)|Leopoldo la 2-a]] de [[Belgio]], kiu dekretis la regionon sia privata posedaĵo kaj regis ĝin kruele. La urbo prosperis pro apudrivera haveno. En [[1898]] ankaŭ la [[fervojo]] helpis la evoluon. Fakte la poŝta stacio floris kiel unua navigebla haveno ĉe la rivero Kongo trans la [[Akvofaloj Livingstone]], nome serio de rapidfluejoj ĉe 300 km sub Leopoldville. Dekomence ĉiuj varoj alvenantaj el maro aŭ senditaj tramare devis esti portitaj de portistoj inter Léopoldville kaj [[Matadi]], la haveno malsupre de la rapidejoj kaj je 150 km el la marbordo. La kompletigo de la fervojo Matadi-Kinŝaso en 1898 havigis alternativan vojon ĉirkaŭ la rapidejoj kaj eksplodigis la rapidan disvolvigon de Léopoldville.
La urbo estis fondita en [[1881]] de [[Henry Morton Stanley]], kiu nomis ĝin ''Léopoldville'', laŭ [[Leopoldo la 2-a (Belgio)|Leopoldo la 2-a]] de [[Belgio]], kiu dekretis la regionon sia privata posedaĵo kaj regis ĝin kruele. La urbo prosperis pro apudrivera haveno. En [[1898]] ankaŭ la [[fervojo]] helpis la evoluon. Fakte la poŝta stacio floris kiel unua navigebla haveno ĉe la rivero Kongo trans la [[Akvofaloj Livingstone]], nome serio de rapidfluejoj ĉe 300 km sub Leopoldville. Dekomence ĉiuj varoj alvenantaj el maro aŭ senditaj tramare devis esti portitaj de portistoj inter Léopoldville kaj [[Matadi]], la haveno malsupre de la rapidejoj kaj je 150 km el la marbordo. La kompletigo de la fervojo Matadi-Kinŝaso en 1898 havigis alternativan vojon ĉirkaŭ la rapidejoj kaj eksplodigis la rapidan disvolvigon de Léopoldville.
Linio 159: Linio 162:
| Selembao || Ngaliema || ||
| Selembao || Ngaliema || ||
|}
|}

== Demografio ==
{| border="1" style="float:right; margin: 1em;border-collapse:collapse;"
|+ '''Evoluo de la loĝantaro de Kinŝaso'''
| valign="top" |
{|
! style="background:#efefef;" | Jaro
! style="background:#efefef;" | Loĝantoj
|-----
| [[1920]]<sup>*</sup> || align="right" | 1.600
|-----
| [[1936]] || align="right" | 40.300
|-----
| [[1938]] || align="right" | 35.900
|-----
| [[1939]] || align="right" | 42.000
|-----
| [[1947]] || align="right" | 126.100
|-----
| [[1957]] || align="right" | 299.800
|-----
| [[1959]] || align="right" | 402.500
|-----
| [[1967]] || align="right" | 901.520
|-----
| [[1968]] || align="right" | 1.052.500
|}
| valign="top" |
{|
! style="background:#efefef;" | Jaro
! style="background:#efefef;" | Loĝantoj
|-----
| [[1970]] || align="right" | 1.323.039
|-----
| [[1974]] || align="right" | 1.990.700
|-----
| [[1976]] || align="right" | 2.443.900
|-----
| [[1984]] || align="right" | 2.664.309
|-----
| [[1991]] || align="right" | 3.804.000
|-----
| [[1994]] || align="right" | 4.655.313
|-----
| [[2003]] || align="right" | 6.786.000
|-----
| [[2005]] || align="right" | 7.500.000
|-----
| ''2015'' || align="right" | ''est. 12.000.000''
|}
|-
| colspan="2" | <small>''Fonto: [http://www.library.uu.nl/wesp/populstat/Africa/congokit.htm Populstat], [http://www.gazetteer.de/c/c_cd.htm World Gazetteer]''</small><br /><small>(*) oni enkalkulis nur la komunumojn kiuj apartenis tiam al Leopoldville</small>
|}

En [[1945]], ĉrfurbo de [[Belgia Kongo]], Leopoldville havis ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn. Post la sendependiĝo de la lando, en [[1960]], tiu cifero altiĝis al ĉirkaŭ 400.000 personoj, kaj jam estis la ĉefa urbo de [[Centra Afriko]]. Post dekkvin jaroj, post la renomigo de la urbo kiel Kinŝaso en [[1966]], ties loĝantaro jam estis atinginta ciferon kiu ĉirkaŭis du milionojn da loĝantoj. La urbo kreskis konsiderinde, el duonmiliono da loĝantoj fine de la [[1960-aj jaroj]] al 4.787.000 en [[1998]]. La lastaj ĉirkaŭkalkuloj de [[2005]] montras ciferon ĉirkaŭ 7.500.000 loĝantoj. Laŭ tiuj kalkuloj la urbo povus superi la 10 milionojn da loĝantoj en [[2015]], situante inter la 30 plej grandaj urboj de la mondo. Laŭ la [[Monda Banko]], la volumeno de ĝiaj dungoj kreitaj eksterleĝe estas senegala en la resto de urbaj zonoj de Afriko, kun 95% (kompare al 45 kaj 50% de urboj kiaj [[Fritaŭno]] aŭ [[Uagaduguo]]).

Laŭ studo de la Reto de edukistoj de infanoj kaj junuloj surstrataj (''Réseaux des éducateurs des enfants et jeunes de la rue'', REEJER) prilaborita en [[2006]], 13.877 geinfanoj loĝis kaj laboris surstrate en Kinŝaso, ĉefe en la komunumoj Masina, Kimbanseke kaj Limete.


== Ĝemelurboj ==
== Ĝemelurboj ==

Kiel registrite je 21:29, 24 jul. 2014

Kinŝaso
(Léopoldville)
angle: Kinshasa
urbo
Vido al Kinŝaso kun rivero Kongo en fono
Flago
Kromnomo: Kin la bela
Lando Demokratia Respubliko Kongo Demokratia Respubliko Kongo
Provinco Provinco Kinŝaso
Historia regiono Francia Kongo
Rivero Kongo
Situo Kinŝaso
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 04° 19′ 30″ S 15° 19′ 20″ O / 4.32500 °S, 15.32222 °O / -4.32500; 15.32222 (mapo)
Areo 9 965 km² (996 500 ha)
Loĝantaro 9 046 000 (2012)
Denseco 910 loĝ./km²
Fondo 1889
 - fondinto Henry Morton Stanley
 - nomita laŭ Leopoldo la 2-a belga reĝo
guberniestro André Kimbuta
Horzono GMT (UTC+2)
Telefona antaŭkodo 234 + 12
Kunurbejo Brazavilo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Kongo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Kinshasa
Retpaĝo: kinshasa.cd
Vido en Kinŝaso
Universitato de Kinŝaso
Interna urboparto de Kinŝaso

Kinŝaso estas la ĉefurbo kaj pli granda urbo de la Demokratia Respubliko Kongo kaj havenurbo. Iam nur loko de vilaĝoj de fiŝkaptistoj, Kinŝaso estas nune urba areo kun loĝantaro (2013) de ĉirkaŭ 9 milionoj da personoj.[1] Ĝi havas la rangon de provinco. Ĉar la administraj limoj de la urbo-provinco kovras ampleksan areon, ĉirkaŭ 90% de la urbo-provinca tero estas rura laŭnature, kaj la urba areo okupas nur malgrandan sekcion en plej okcidenta pinto de la urbo-provinco.[2] Loĝanto de Kinŝaso estas nomata Kinois [kinuA].

Ĝi havas 9 milionojn da loĝantoj, la aglomeraĵo 9,3 milionojn (taksoj respektiva je 2006-01-01), kaj tial ĝi estas la tria plej granda metropola regiono en Afriko post Kairo kaj Lagoso.[1] Ĝi estas ankaŭ la dua plej granda urba areo de "Franclingvio" en la mondo post Parizo; la franca estas la lingvo de regado, lernejoj, gazetaro, publikaj servoj kaj alta komerco en la urbo, dum lingala estas uzata kiel lingvafrankao surstrate.[3] Se pluas la demografiaj tendencoj, Kinŝaso preterpasos Parizon laŭ loĝantaro ĉirkaŭ 2020.[4] Kinshasa gastigis la 14an Pintokunvenon de la Internacaia Organizo de la Franclingvio en oktobro 2012.[5]

Geografio

Mapo de Kinŝaso, 2001.

Kinŝaso situas ĉe rivero Kongo, aliflanke de Brazavilo. Ili estas duoblaj urboj. Tio estas la nura loko en la mondo, kie du ĉefurboj frontas kontraŭ unu la alia kaj en vido de unu la alian sur kontraŭaj bordoj de rivero.

Satelita vido de Malebo ĉe la rivero Kongo kun Kinŝaso (sude ĉe la maldkestra kunfluejo) kaj antaŭ Brazzaville (norde samloke)

Kinŝaso estas urbo de akraj kontrastoj, kun aktivaj rezidejaj kaj komercaj areoj kaj tri universitatoj kune de troloĝataj ĉirkaŭurboj. Ĝi situantas laŭlonge de la suda bordo de la rivero Kongo, rekte antaŭ la urbo Brazzaville, ĉefurbo de la Respubliko Kongo.

La rivero Kongo estas la dua plej longa rivero en Afriko post la Nilo, kaj havas en la kontinento la plej grandan akvokvanton. Kiel akvovojo ĝi havigas rimedojn de transporto por multe de la Konga baseno, estante navigebla dum grandaj riverareoj inter Kinŝaso kaj Kisangani, kaj ankaŭ multaj el ties alfluantoj estas navigeblaj. La riveroe estas grava fonto de hidroelektra energio, kaj malsupre de Kinŝaso ĝi havas la eblon generi energion ekvivalentan al la uzado de ĉirkaŭ duono de la loĝantaro de tuta Afriko.[6]

Historio

Henry Morton Stanley, fondinto de la urbo.
Vido de la stacio kaj haveno de Léopoldville (1884)

La urbo estis fondita en 1881 de Henry Morton Stanley, kiu nomis ĝin Léopoldville, laŭ Leopoldo la 2-a de Belgio, kiu dekretis la regionon sia privata posedaĵo kaj regis ĝin kruele. La urbo prosperis pro apudrivera haveno. En 1898 ankaŭ la fervojo helpis la evoluon. Fakte la poŝta stacio floris kiel unua navigebla haveno ĉe la rivero Kongo trans la Akvofaloj Livingstone, nome serio de rapidfluejoj ĉe 300 km sub Leopoldville. Dekomence ĉiuj varoj alvenantaj el maro aŭ senditaj tramare devis esti portitaj de portistoj inter Léopoldville kaj Matadi, la haveno malsupre de la rapidejoj kaj je 150 km el la marbordo. La kompletigo de la fervojo Matadi-Kinŝaso en 1898 havigis alternativan vojon ĉirkaŭ la rapidejoj kaj eksplodigis la rapidan disvolvigon de Léopoldville.

Ekde 1920 Léopoldville iĝis ĉefurbo de la Belgia Kongo, anstataŭante la urbon Boma en la estuaro de la rivero Kongo. En 1966 Mobutu Sese Seko ŝanĝis la nomon ene de sia afrikiga politiko, uzante la nomon de loka tribo Kinĉaso kiu iam loĝis tie. En tiu epoko la urbo kreskiĝis pro alveno de enmigrintoj kiuj serĉis pli bonan vivniveon aŭ fuĝis el etnaj militoj. Tio neeviteble ŝanĝis la tradician etnan kaj lingvan komponojn de la urbo. Kvankam ĝi estas situanta sur teritorio kiu tradicie apartenas al popoloj de Batekeoj kaj Bahumbuoj, la lingvafrankao inter afriklingvanoj en Kinŝaso estas la lingala dum la administra kaj ĉefa verkita lingvo estas franca. Kinŝaso ege suferis pro la troe persona politiko de Mobutu, amaskoruptado, nepotismo kaj enlanda milito kiu kondukis al lia falo. Tamen la urbo daŭre evoluis kaj iĝis kultura kaj intelekta centro de Meza Afriko (kun grava komunumo de muzikistoj kaj artistoj) kaj ankaŭ industria centro, kiu procezas multajn el la naturaj produktoj alportitaj el la interno. La urbo ĵus suferis tumultajn de soldatoj kiuj protestis kontraŭ nericevo de siaj salajroj.

Klimato

Kinŝaso havas tropikan klimaton. La pluva sezono estas longa kaj daŭras inter oktobro-majo. La seka vetero daŭras inter junio-septembro. Inter la temperaturoj ne estas grandaj diferencoj. Jare pluvas po 1358 mm.

Administrado

Bulvardo 30a de Junio en urbocentra Kinŝaso

Kinŝaso estas kaj urbo (ville en franca) kaj provinco (province en franca), unu el la 11 provincoj de la Demokratia Respubliko Kongo. Ties statuso estas simila al tiu de Parizo kiu estas kaj urbo kaj unu el la 101 departementoj de Francio.

Administra divido

La ville-province Kinŝaso estas dividita en kvar distriktoj kiuj estas siavice dividitaj en 24 komunumoj (municipoj).[2]

Bandalungwa Barumbu Kisenso (Kinsenso) Kimbanseke
Bumbu Gombe (La Gombe) Lemba Maluku
Kalamu Kinŝaso Limete Masina
Kasa-Vubu Kintambo Matete Ndjili (N'Djili)
Makala Lingwala Ngaba Nsele (N'Sele)
Ngiri-Ngiri Mont Ngafula
Selembao Ngaliema

Demografio

Evoluo de la loĝantaro de Kinŝaso
Jaro Loĝantoj
1920* 1.600
1936 40.300
1938 35.900
1939 42.000
1947 126.100
1957 299.800
1959 402.500
1967 901.520
1968 1.052.500
Jaro Loĝantoj
1970 1.323.039
1974 1.990.700
1976 2.443.900
1984 2.664.309
1991 3.804.000
1994 4.655.313
2003 6.786.000
2005 7.500.000
2015 est. 12.000.000
Fonto: Populstat, World Gazetteer
(*) oni enkalkulis nur la komunumojn kiuj apartenis tiam al Leopoldville

En 1945, ĉrfurbo de Belgia Kongo, Leopoldville havis ĉirkaŭ 100.000 loĝantojn. Post la sendependiĝo de la lando, en 1960, tiu cifero altiĝis al ĉirkaŭ 400.000 personoj, kaj jam estis la ĉefa urbo de Centra Afriko. Post dekkvin jaroj, post la renomigo de la urbo kiel Kinŝaso en 1966, ties loĝantaro jam estis atinginta ciferon kiu ĉirkaŭis du milionojn da loĝantoj. La urbo kreskis konsiderinde, el duonmiliono da loĝantoj fine de la 1960-aj jaroj al 4.787.000 en 1998. La lastaj ĉirkaŭkalkuloj de 2005 montras ciferon ĉirkaŭ 7.500.000 loĝantoj. Laŭ tiuj kalkuloj la urbo povus superi la 10 milionojn da loĝantoj en 2015, situante inter la 30 plej grandaj urboj de la mondo. Laŭ la Monda Banko, la volumeno de ĝiaj dungoj kreitaj eksterleĝe estas senegala en la resto de urbaj zonoj de Afriko, kun 95% (kompare al 45 kaj 50% de urboj kiaj FritaŭnoUagaduguo).

Laŭ studo de la Reto de edukistoj de infanoj kaj junuloj surstrataj (Réseaux des éducateurs des enfants et jeunes de la rue, REEJER) prilaborita en 2006, 13.877 geinfanoj loĝis kaj laboris surstrate en Kinŝaso, ĉefe en la komunumoj Masina, Kimbanseke kaj Limete.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 DemographiaWorld Urban Areas - 8th Annual Edition (PDF). Demographia (Aprilo 2012). Alirita 25a de Junio 2012.
  2. 2,0 2,1 Géographie de Kinshasa. Ville de Kinshasa. Alirita 25a de Junio 2012.
  3. Cécile B. Vigouroŭ & Salikoko S. Mufwene. Globalization and Language Vitality: Perspectives from Africa, pp. 103 & 109.
  4. Time series of the population of the 30 largest urban agglomerations in 2011 ranked by population size, 1950-2025 (XLS). United Nations, Population Division. Alirita 25a de Junio 2012.
  5. XIVe Sommet de la Francophonie. OIF. Alirita 25a de Junio 2012.
  6. Wachter, Sarah J., "Giant dam projects aim to transform African power supplies", New York Times, 19a de Junio 2007. Kontrolita 15a Decembro 2010.