Klementino (frukto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 47: Linio 47:
* [{{GRIN|TaxonNr=314344|WissName=Citrus clementina|Linktext=nein}} Eintrag bei ''GRIN Taxonomy for Plants''] (engl.)
* [{{GRIN|TaxonNr=314344|WissName=Citrus clementina|Linktext=nein}} Eintrag bei ''GRIN Taxonomy for Plants''] (engl.)
* [http://www.fruitlife.de/inside.php?in=encyclopedia/mandarine-de.htm Beschreibung der Clementine bei fruitlife.de]
* [http://www.fruitlife.de/inside.php?in=encyclopedia/mandarine-de.htm Beschreibung der Clementine bei fruitlife.de]
* [https://www.growplants.org/growing/clementine-tree Klementino frukto]


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 21:04, 9 dec. 2019

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klementinujo
Klementinoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. clementina
Citrus clementina
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klementino (Citrus × clementina) estas grupo de hibridoj el la genro Citruso (Citrus). Klementino estas hibrido inter mandarino (Citrus reticulata) kaj oranĝo (Citrus sinensis). La arbo povas atingi ĉ. kvar ĝis ses m.

La klementinoj ekestis en la mediteranea regiono. Similaj grupoj de kulturvarioj venas ankaŭ el orienta Azio. Ili havas la nomon sacumo.

Priskribo

Klementinoj kreskas kiel malgranda, ĉiamverda arbo kun rondeca kaj larĝa krono. La branĉoj estas relative maldikaj kaj havas malmultajn dornojn. La foliojestas lancetaj kaj diversgrandaj. La plantoj estas relative tolareblaj kontraŭ malvarmeco, ankaŭ la fruktoj ne bezonas altajn temoeraturojn por maturiĝi. La plantoj de Klementino tre similas al manderino. Klementinoj estas rikoltataj de novembro ĝis januaro.

La fruktoj estas rondaj. La ekstera ŝelo de la frukto (eksokarpo) estas oranĝkolora kaj brila kun multaj oleoglandoj, kiuj aperas kiel etaj truoj en la sufaco. La ŝelo de la frukto kun la blanka histo (mezokarpo) gluas ĉe la interno de la frukto. La interno konsustas el ok ĝis dekdu segmentojn. la centra akso estas ofte kava. La segmentoj estas plenaj de oranĝkolora fruktkarno. Depende de la kulturvario kaj ĉu okazis fremdpolonigado kreskas semoj. Ili estas interne verdaj kaj nur havas unu embrion.

Sistematiko

La Klementino havas sian nomon de la trapista monaĥo frato Clément (Vincent Rodier 1829–1904), kiu gvidias la hortikulturejon de la orfejo de Misserghin (apud Oran, tiam franca Alĝerio). li malkovris kaj priskribis unue la frukton. Eble ĝi estas pli frue jam konata en Ĉinio.

Kiel scienca nomo oni trovis ofte Citrus clementinaCitrus reticulata ‚Clementine‘. Ĉar estas kruciĝo de specio mandarino kaj oranĝo kaj pampelmuso [1] ĝi nomiĝu Citrus × aurantium Klemenino-grupo“.

Disvastigo

Klementino, sacumo (Citrus × aurantium) kaj fortunelo (Fortunella margarita) estas malvarmotolereblaj citrusoj. Tiu tolerebleco kaŭzis, ke en Florido post jaroj kun frosto la tradicia kultivado de oranĝoj estia anstataŭigitaj de klementinoj. La tolerebleco kontraŭ malvarmo ankaŭ estas la kialo, ke la planto estas la ununura ekonomie grava citruskulturo en Francio.

La klementino estas kultivata en Sudeŭropo, magrebo kaj Florido .

Literaturo

  • Michel Courboulex: Les Agrumes. Oranges, citrons, pamplemousse, kumquats. Paris 1997, (Editions rustica), ISBN 2-84038-183-4.
  • W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.) (1967): The Citrus Industry. Bd 1&2. University of California.
  • [Digitalisat http://lib.ucr.edu/agnic/webber/]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. E. Nicolosi et al. (2004): Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers. Theoretical and Applied Genetics 100(8):1155-1166.