Ĉikitaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

La ĉikitaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la amazona ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Bolivio kaj Brazilo kaj situas proksimume en la sama regiono kie oni parolas la ĉikitan lingvon. La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200.

Priskribo

La ĉikitaj sekaj arbaroj kovras areon de 230 600 kvadrataj kilometroj. La ekoregiono troviĝas al oriento de Andoj, en la malaltaĵoj de orienta Bolivio kaj de la brazilaj subŝtatoj de Mato-Groso kaj Rondonio. La tropikaj humidaj arbaroj de Amazonio troviĝas al okcidento kaj nordokcidento. La vasta savana Cerado-ekoregiono troviĝas al nordo kaj nordoriento, kaj Pantanalo, ekoregiono el la biomo de Inunditaj herbejoj kaj savanoj, al oriento. La sekaj arbaroj de Granda Ĉako situas suden.

Klimato

La klimato de la ĉikitaj sekaj arbaroj estas tropika, kun akcentita seka sezono dum la vintro de la suda duonglobo.

Flaŭro

Faŭno

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj  Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj  Kolombio
NT0210 Ĉako  Argentino,  Bolivio,  Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj  Bolivio,  Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj  Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj  Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj  Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj  Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj  Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago  Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj  Ekvadoro,  Peruo

Eksteraj ligiloj