(121514) 1999 UJ7

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(121514) 1999 UJ7
asteroido
asteroido
Oficiala nomo (121514) 1999 UJ7
Aliaj nomoj 1999 UJ7; 2002 AC180
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 30-a de oktobro 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
Troja asteroido de Marso vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
228,047 Gm (1,524 AU)
219,122 Gm (1,465 AU)
236,972 Gm (1,584 AU)
Discentreco 0,03914
Meza anomaliangulo 347,613°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 16,749°
Periodo 687,460 tagoj (1,882 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
347,353°
Argum. de periapsido 48,496°
Terdistanco
- Minimuma

71,199 Gm (0,4759 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,451 ± 0,486 km
Rotacia periodo 1,936 tago (46,46 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,047 ± 0,023
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Absoluta magnitudo 17,2
vdr

(121514) 1999 UJ7 estas tre malgranda, malhela kaj nerapide rotacianta marsa trojano malkovrita la 30-an de oktobro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Ĝi orbitas, kun granda orbita klineco, en la ĉirkaŭaĵo de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Marso,[1] do 60° antaŭ Marso laŭ ties orbita movo.

Ĉar ĝia orbito krucas tiun de Marso, ĝi estas ankaŭ rigardita kiel marsrenkonta asteroido. Tamen, kiel troja asteroido, ĝi restas malproksima de la ruĝa planedo.

Ĝi estas de spektra klaso "X", tio, kiu sugestas devenon malsimila ol tiu de 5261 Eureka kaj (101429) 1998 VF31 : ĝi ŝajnas ne esti primitivaj asteroidoj de Marso.[2] Tio estas neatendita, ĉar la marsaj trojanoj havas tre stabilajn orbitojn do verŝajne ne rezultus de freŝdata kapto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (121001–122000)Poste:
(121513) 1999 UJ6(121514) 1999 UJ7(121515) 1999 US10