(90568) 2004 GV9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(90568) 2004 GV9
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Bildo de (90568) 2004 GV9 far'de la Kosmoteleskopo Hubble, 17-a de marto 2010
Bildo de (90568) 2004 GV9 far'de la Kosmoteleskopo Hubble, 17-a de marto 2010
Bildo de (90568) 2004 GV9 far'de la Kosmoteleskopo Hubble, 17-a de marto 2010
resonant trans-Neptunian object • ebla nanplanedo • asteroidokubevanotransneptuna objekto
Oficiala nomo (90568) 2004 GV9
Aliaj nomoj 2004 GV9
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 13-a de aprilo 2004
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
3:5-resonant trans-Neptunian object vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,301 Tm (42,116 AU)
5,811 Tm (38,847 AU)
6,790 Tm (45,385 AU)
Discentreco 0,0776
Meza anomaliangulo 38,526°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 21,934°
Periodo 99832,868 tagoj (273,327 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
250,663°
Argum. de periapsido 295,568°
Terdistanco
- Minimuma

5670,851 Tm (37,907 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 680 ± 34 km
Rotacia periodo 0,244 tago (5,86 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,077 ± 0,077
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 3,8
Videbla magnitudo 19,9 vd
vdr

(90568) 2004 GV9 estas tre granda, malhela transneptuna objekto malkovrita la 13-an de aprilo 2004 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Ĝi estis unuafoje observita la 21-an de decembro 1954.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas klasifikata kiel kubevano ; tamen, ĝi estas en orbita resonanco 5:3 kun Neptuno kaj ĝia orbita klineco estas granda : 21,934°.

Ĝi trakuras sian orbiton en 273,327 jaroj kaj venis en sian perihelion la 1-an de marto 1991.

Grando[redakti | redakti fonton]

Ĝia diametro estis taksata, per kombinataj observoj elde la kosmaj observatorioj Herschel kaj Spitzer, je 680 ± 34 km.[1]

Michael E. Brown rigardas ĝin kiel "tre verŝajnan nanplanedon"[2] kun diametro de 703 km. Ĝia luma kurbo, kun malgranda vario, sugestas, ke tiu objekto estus sferoida, sed ĝia febla albedo sugestas, ke ĝi ne suferis surfacan renovigon, do verŝajne ne havas planedan geologion.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (90001 – 91000)Poste:
(90567) 2004 GC9(90568) 2004 GV9(90569) 2004 GY14

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (90568) 2004 GV9 en la angla Vikipedio.