À rebours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
À rebours
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joris-Karl Huysmans
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1884
Ĝenro romano
Loko de rakonto Parizo
vdr

À rebours (Kontraŭ la greno, renverseKontraŭ la naturo) estas romano de franca verkisto Joris-Karl Huysmans publikigita en 1884.

En rompo kun naturalismo, la romano traktas multajn temojn asociitajn kun simbolismo kaj fariĝis eĉ iel biblio de la dekadencliteraturo tiutempa. Ties tro sensiva heroo Des Esseintes, ekscentra, izolema esteto kaj kontraŭheroo, kiu malamas la burĝan vivostilo kaj utilismanismon de la 19-a jarcento kaj kiu provas retiriĝi en arta mondo kreita de li mem. Des Esseintes ekevitas ĉian ajn socialan envolviĝon estante en sia tre artefarita rifuĝejo Fontenay proksime de Parizo kaj serĉante novajn fortojn spiritajn/korpajn per eksperimentoj sinesteziaj. Tamen plena kontentigo de li ne venis. La provo fari el abstrakcio halucinadon kaj igi revojn anstataŭontaj la realecon kondukis al patologiaj trajtoj kaj la dezirego je religia saviĝo. La temokomplekso de ennui / enuo en tiu ĉi romano kontinuigis la poemojn de Charles Baudelaire kaj Paul Verlaine proze. Ankaŭ la tekniko de Baudelaire gajni belecon el malbelaj aferoj ludis certan rolon.

Ĝi ankaŭ estas la libro, kiun Lord Henry Wotton donas al Dorian Gray kaj kiu finfine kondukas al lia kompleta korupto, en la romano The Picture of Dorian Gray de Oscar Wilde.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Jean Floressas des Esseintes estas juna franco de aristokrata familio, posedanto de la Château de Lourps. Orfa ekde adoleskeco, rilatoj kun aliaj homoj alportas al li nenion krom seniluziiĝo. Lia patro ĉiam forestis, kaj lia patrino vivis en soleco kaj estas predo de ŝia deprimiĝema humoro. Post fino de siaj studoj ĉe la jezuitoj, kaj komenco de sia sperto ĉe bona pariza socio, li malkovras ke la mondo kaj homoj enuigis lin terure. Liaj parencoj estas nostalgiaj reakciuloj kaj liaj kunstudantoj estas vulgaraj kaj antaŭvideblaj. Je via surprizo, intelektaj rondoj estas brediĝoloko por etmensaj obeantoj kaj malvastemo de horizontoj. Familia vivo ankaŭ ne reportas iujn bonajn memorojn, sed li fine laciĝas de vizitado ĉe bordeloj. Li malamas la modernan mondon, kiu estas plena de "friponoj kaj stultuloj"

Predo de mizantropeco, kaj serĉante pli intensan vivon, li vendas sian familian kastelon kaj decidas izoli sin en domego, en la urbo Fontenay-aux-Roses, kiun li ornamos laŭ siaj dekadencaj gustoj. En ĉi tiu domo li dediĉas sin al esplorado de ĉiaj artoj: Gustave Moreau, precipe liaj pentraĵoj Salomé kaj La Apero, Baudelaire, pentraĵoj, parfumoj, ĝis io neatendita devigas lin forlasi ĝin kaj tiel fini lian revmondon.

Des Esseintes estas ribelema dando kaj esteto, karakterizita per sia etika cinikismo kaj morala perverseco. Li trovas plezuron en estetika perverseco, kiel maniero inversigi la normojn kaj konvenciajn valorojn, kiuj regas en la socio de sia tempo. Li ribelas kontraŭ morala konformismo kaj sociaj antaŭjuĝoj. Des Esseintes opinias, ke la valoroj de libereco kaj progreso de la moderna socio estas hipokritaj kaj falsaj, ĉar ili kaŝas la ekspluatadon de aliaj kaj instigas spiritan malkontenton kaj la doloron de la vivo. La pesimismo de la karaktero, reflektado de la verkado de Schopenhauer, estas ligita al perverseco kaj cinikismo kiel estetikaj formoj de individua ribelo kontraŭ la socia mondo. La rolulo de Des Esseintes estas en parte bazita sur Robert de Montesquiou.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baldick, Robert. (1955; rev. Brendan King, 2006). The Life of J.-K. Huysmans. Dedalus Books. ISBN 9781903517437
  • Ellmann, Richard. (1988). Oscar Wilde. Vintage. ISBN 9780394759845
  • Huysmans, Joris-Karl. (2003). Against Nature, trans. Robert Baldick. Penguin. ISBN 9780140447637.
  • Huysmans, Joris-Karl. (2008). Against Nature, trans. Brendan King. Dedalus Books. ISBN 9781903517659. Includes translated selections from original manuscript.
  • Huysmans: Romans (Volume 1), ed. Pierre Brunel et al. (Bouquins, Robert Laffont, 2005).
  • Wilde, Oscar. (1998). The Picture of Dorian Gray, ed. Isobel Murray. Oxford World's Classics. ISBN 0192833650.
  • à rebours. J.-K. Huysmans. Gallimard, Folio classique. Parizo, 1977. ISBN 978-2-07-036898-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]