Ábrahám Szenczi Kertész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ábrahám Szenczi Kertész
Persona informo
Naskiĝo
en Senec
Morto 30-an de novembro 1666 (1666-11-30)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo bindisto • presisto
vdr

SZENCZI KERTÉSZ Ábrahám (senci kerte:s) estis hungara presisto naskita en Szenc ? kaj mortinta en Sibio printempe en 1667.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szenczi Kertész studis la metion verŝajne en Leiden en laborejo de Elzeviroj. En 1640 li estis gvidanto de la presejo de reformita eklezio de Várad. La literojn li portis de Elzeviroj. En 1660 la presejon li translokigis Koloĵvaron, poste en 1662 Sibion. Liaj libroj elstariĝis en la samtempa Hungario. Pro liaj meritoj la reganto Georgo Rákóczi la 2-a en 1648 nobeligis lin. Lia plej konata eldonaĵo estas la nova eldono de la Biblio tradukita de Gáspár Károlyi, la tiel nomata Várada biblio (1661, laŭ unuj datoj ĝi aperis en 10,000 ekzempleroj). La presadon li komencis en Varado, sed finis en Koloĵvaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon