Ádám Batthyány (reĝa juĝisto)
Ádám Batthyány | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1662 en Vieno | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1703 (40-jaraĝa) en Vieno | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Batthyány vd | ||||
Patro | Kristof, Graf Batthyány de Német-Ujvár (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Anna Maria, Freiin Horvath de Palocza (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Eleonore Batthyány-Strattmann (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Lajos Ernő Batthyány, Károly József Batthyány ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto ![]() | ||||
| |||||
Banuso de Kroatio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Ádám BATTHYÁNY de Németújvár [batja:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Ádám estis hungara magnato, reĝa juĝisto, banuso, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári (de Németújvár, hodiaŭ Güssing). En hungaraj fontoj lia nomo estis ofte Batthyány II. Ádám por distingi lin de Ádám Batthyány.
Ádám Batthyány naskiĝis la 13-an de septembro 1662, li mortis la 26-an de aŭgusto 1703.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ádám Batthyány estis edukita ĉefe hejme. Li partoprenis en defendado de Vieno en 1683, ekde 1685 li estis respondeculo pri defendado de Transdanubio. En 1686 li partoprenis en reokupo de Buda, en 1688 de Székesfehérvár, en 1690 de Kanizsa. En 1691 li atingis la rangon generalo. En 1693 li estis nomumita banuso de Kroatio-Slavonio-Dalmatio, en 1700 reĝa juĝisto, en la sekva jaro li iĝis departementestro. Li havis la titolon „ĉefglasisto” en la kortumo de Habsburgoj.
Li edziĝis en 1693, baldaŭ li havis 2 filojn: Lajos Ernő Batthyány kaj Károly József Batthyány.
Kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- korespondado de Ádám Batthyány eldonita en 1887