Ádám János Láng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám János Láng
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1772 (1772-07-28)
en Nováčany
Morto 22-an de marto 1847 (1847-03-22) (74-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Erzsébet Lángné Kelemen vd
Infanoj Lajos Láng vd
Profesio
Okupo aktorotradukisto • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ádám János LÁNG [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Ádám János estis hungara aktoro, operkantisto (tenoro), teatrestro, dramisto, tradukisto, reĝisoro. Lia unua edzino estis Erzsébet Lángné Kelemen, lia dua edzino naskis filon Lajos Láng.

Ádám János Láng [1] naskiĝis la 28-an de julio 1772 en Hungara reĝlando en Jászóújfalu (nuntempa Nováčany en Slovakio), li mortis la 22-an de marto 1847 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám János Láng frekventis mezlernejojn en Debrecen, Kassa, Pozono kaj Pest. En la jaroj 1790 kaj 1791 li aktoradis kaj kantadis en Germana Teatro (Pest). En 1792 li jam debutis hungarlingve en migranta trupo en Buda. En 1794 li edziĝis, sed en la sekva jaro li vidviĝis. En 1796 la trupo ĉesis, li aliĝia al alia trupo en Kolozsvár. En 1798 li denove edziĝis. Inter 1807 kaj 1813 la trupo funkciis en Pest (li estis ĉefe reĝisoro), poste ankaŭ tio ĉesis. Li denove aliĝis al la Germana Teatro, poste al migranta trupo de Miklós Udvarhelyi, baldaŭ al migranta trupo de Dávid Kilényi, ekde 1828 al opertrupo de Kassa. Post la maljuniĝo li ricevis posteneton en Nacia Teatro de Pest, ĉar tiutempe ne estis pensio. Li tradukis 112 teatraĵojn kaj verkis 27 teatraĵojn, nur 5 aperis en presaj formoj.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Talált gyermek (1792, hungarlingva debuto)
  • William Shakespeare: Hamleto - titolrolo
  • Hafner–Chudy: Pikkó herceg és Jutka–Perzsi - vira kantista titolrolo

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Genovéva (1824, el la germano tradukita)
  • Mátyás deák, vagy a lovászi deputatio (1824, muzika komedio, prezentita en pluraj lokoj inter 1830-1885)
  • A tündér lant (1824, muzika tradukita komedio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]