Ádám Rajhona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Rajhona
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1943 (1943-12-04)
en Târgu Mureș
Morto 20-an de majo 2016 (2016-05-20) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat
Okupo
Okupo aktoro • voĉaktoro
vdr

RAJHONA Ádám estis hungara aktoro, voĉoaktoro naskiĝinta en Marosvásárhely la 4-an de decembro 1943, mortinta en Budapeŝto la 20-an de majo 2016.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Ádám Rajhona ricevis diplomon en teatra instituto en sia naskiĝurbo en 1966, poste ĝis 1974 li estis ano de la teatro Temesvári Állami Csiky Gergely Színház de Temeŝvaro. En decembro 1974 li translokiĝis en Hungarujon kaj ekde 1975 ĝis 1982 li ludis en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), inter 1982 kaj 1989 en la Teatro Katona József, en 1990–91 en Teatro Petőfi (Veszprém), ekde 1991 en Teatro de Kecskemét. Li ludis ankaŭ en pluraj filmoj. Li estis hungara voĉo ekzemple de Robert Mitchum, Kirk Douglas, Henry Fonda, Marlon Brando, Charles Bronson, Vittorio Gassman, Anthony Hopkins, Johnny Hallyday, Mickey Rourke, Peter Ustinov, Walter Matthau, Ben Kingsley, Jean-Paul Belmondo, Gene Hackman, Tommy Lee Jones.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Jászai Mari-premio (1979) kaj diversaj premioj inter 1978-2014

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Spektakloj pluaj[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]