Ádám Varga
Ádám Varga | |
---|---|
Ádám Varga (maldekstre) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1989 (34-jaraĝa) en Kőszeg |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Jurisich Miklós Gimnázium |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Verkoj | Land of Storms |
Ádám Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Ádám estas hungara aktoro.
Ádám Varga[1] naskiĝis en 1989 en Kőszeg.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ádám Varga maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2009, poste li studis jaron en aktorlernejo de Mária Gór Nagy, pli poste en aktorstudio de Nova Teatro (Budapeŝto). Li akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2019. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tibor Csizmadia kaj Gergely Kocsis. Jam dum la studentaj jaroj li ludis en diversaj malgrandaj teatroj, ankaŭ en filmoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Ede Szigligeti: Liliomfi - kelnero Gyuri
- Reginald Rose: Dek du furiozaj homoj - prezidanto
- Józsi Jenő Tersánszky: Kakuk Marci - II. Kakuk Marci
- Áron Tamási:
- Ábel (teatra versio) - titolrolo
- Énekes madár - Kömény Móka
- László Németh: Bodnárné - servisto Lali
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Csikai Bardo (mallonga filmo, 2011) - Iván
- #Sohavégetnemérős - (2016) - Géza
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Karádysokk (2011) - Guszti
- 200 első randi (2019) - dedektivo Fábián
- Keresztanyu (2021) - Karesz