Ádám Würtz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Würtz
Ádám Würtz
Ádám Würtz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1927 (1927-06-02)
en Tamási
Morto 13-an de majo 1994 (1994-05-13) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Ádám Würtz
Familio
Infano Klára Würtz
Okupo
Okupo gravuristo per akvaforto • grafikartisto • desegnisto • ilustristo
vdr

Ádám Würtz [vurc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Würtz Ádám estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo.

Ádám Würtz [1] naskiĝis la 2-an de junio 1927 en Tamási, li mortis la 13-an de majo 1994 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Ádám Würtz
Ádám Würtz hejme en 1972

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Würtz post lernado eklaboris en presejo, sed hejme li desegnadis. En 1946 li iris al Budapeŝto, kie li frekventis liberan akademion. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Szervánszky, Gábor Tolnai, János Kmetty, Károly Koffán, András Beck kaj Ferenc Medgyessy. Samtempe vespere li lernis en gimnazio. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Alternejo en 1953. Liaj majstroj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Sándor Bortnyik kaj Bertalan Pór. En la sekvaj jaroj aŭ jardekoj li studvojaĝis al Sovetunio, Aŭstrio, Rumanio, Grekio, Italio, Ĉinio, Svislando, Anglio, Pollando kaj Germanio. Post siaj studoj li kreis grafikoserion pri konstruado de Sztálinváros. En la sama jaro li ricevis mendon pri libroilustraĵoj, tiu laboro iĝis konstanta. Liaj pentraĵoj en aŭkcioj ne aperas, nur la grafikaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1957-1986. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis trifoje.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagy játszma, 1979
  • Pietá, 1980
  • Pikk dáma, 1980
  • Szerenád, 1980
  • A varázsló, 1979
  • Bábuk cirkusza, 1981
  • Disznóvágás, 1954

Lia murpentraĵo[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • bazlernejo en Tamási portas la nomon Würtz Ádám
  • memortabulo en Budapeŝto (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]