Ágfalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ágfalva estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. Ŝajnas, la vilaĝnomo estas misa traduko de la germana vilaĝdomo Agendorf.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas laŭ la fervojo inter Sopron kaj Aŭstrio, estas ankaŭ fervoja trapasejo. Flankovoje Sopron estas facile alirebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Oberwart (hungare Felsőőr). La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara (ankaŭ Ágfalva), la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis. Ágfalva tiel iĝis limotrapasejo.

En 1945 la germanoj estis pelitaj al Germanio kaj konstruiĝis Fera Kurteno. La vilaĝo vivis en kvaranteno. En 1989 la fera kurteno ĉesis unuafoje ĝuste en ĉirkaŭaĵo de Sopron.

La vilaĝo havas du barokajn preĝejojn, katolikan kaj luteranan.