Ágnes Dániel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Dániel
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1929 (1929-04-24)
en Budapeŝto
Morto 18-an de majo 1986 (1986-05-18) (57-jaraĝa)
en Indianapolo
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándJagelona Universitato
Familio
Edz(in)o Béla Faludi
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Ágnes Dániel [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dániel Ágnes estis hungara biologo, biokemiisto, altlerneja instruisto. Ŝiaj geedziĝaj nomformoj plej ofte estis Faludi-Dániel ÁgnesFaludiné Dániel ÁgnesF. Dániel Ágnes.

Ágnes Dániel[1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de majo 1986 en Indianapolis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Dániel maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Oradea en 1947, poste ŝi venis al Budapeŝto. Ŝi studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste ŝi akiris diplomon en 1953 en agrikultura universitato. Ŝi estis asistanto (1954-1962), poste lektoro, pli poste docento en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1969 ŝi eklaboris en esplora instituto en Szeged, kie ŝi gvidis grupon pri fotosintezo. Intertempe en 1961 ŝi kandidatiĝis, en 1975 ŝi doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis kelkajn premiojn. Ŝi edziniĝis dufoje, en la dua geedziĝo ŝi naskis filinon.

Ŝiaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Összehasonlító élettani vizsgálatok albínó kukorica csíranövényekben (1960)
  • Karotinoidmutáns kloroplasztiszok összehasonlító élettana (1974)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A lenfenésedés hatása a len ázási folyamatára (1955)
  • Malonsav gátlás hatása genetikai albínó és zöld kukoricalevelek ketosavtartalmára (1958)
  • Genetical Pigment Lability and Its Relation to the Respiratory System in Mutants of Corn (kunaŭtoro, 1960)
  • A növénytermesztés alapjai. (1968)
  • Proton Translocation in the Slow Rise of the Flash-induced 515 nm Absorbance Change of Intact Chloroplasts (kunaŭtoro, 1980)
  • Characteristics of Herbicide Binding Sites in Photosystem 2 in Trazine-Susceptible and Resistant Amaranthus retroflexus L. Biotypes (kunaŭtoro, 1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]