Ágnes Kovács (naĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Kovács (naĝisto)
Ágnes Kovács (naĝisto)
Ágnes Kovács (naĝisto)
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1981 (1981-07-13) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arizona Ŝtata UniversitatoUniversitato SemmelweisUniversitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo naĝisto
TTT
Retejo http://www.kovacsagnes.hu/
vdr

Ágnes Kovács [Agneŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ágnes estas hungara naĝisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono.

Ágnes Kovács (naĝisto)[1] naskiĝis la 13-an de julio 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Kovács (naĝisto) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1999. Ŝi akiris bakalaŭron en Ŝtata Universitato de Arizono en 2005, trejnistan bakalaŭron en fakultato de Universitato Semmelweis en 2008, mastran diplomon (MA) en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 2009, gradon Ph.D. en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 2013, kuntrejnan diplomon en Universitato de Kalifornio en Berkelio en 2017. Ŝi edziĝis en 2010, ŝi naskis filon en la sekva jaro. Ŝi ricevis premiojn inter 1996-2016.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ágnes Kovács (naĝisto) komencis naĝi en sia aĝo 3. La unuaj sportaj rezultoj venis en sia aĝo inter la samaĝuloj. Inter 1984-2008 ŝi apartenis al pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 53-foje inter 1996-2007, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo 13 jarojn. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun bronza kaj ora medaloj, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje (1998, 2001). Dum la usona periodo ŝi estis ankaŭ usona ĉampiono. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2008, post jaro ŝi havis postenon en la Gimnastika Universitato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]