Ágoston Bárány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Bárány
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1798 (1798-12-29)
en Miskolc
Morto 11-an de aprilo 1849 (1849-04-11) (50-jaraĝa)
en Makó
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo arkivistohistoriisto • poeto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ágoston BÁRÁNY [Agoŝton bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Ágoston estis hungara advokato, arkivisto, verkisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1836).

Ágoston Bárány [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1798 en Miskolc. Li mortis la 11-an de aprilo 1849 en Makó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Bárány frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Eger. Li komencis sian juran karieron en 1817. Post 4 jaroj li iĝis advokato. En 1831 li iĝis arkivisto, sed dume li tradukadis, verkadis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gyászkönyek 1827
  • Wolfenbütteli herczegnő (Princino de Wolfenbüttel) 1844 - tradukaĵo
  • Torontál vármegye hajdana (Historio de Torontál) 1845
  • Temes vármegye emléke (Memoroj pri Temes) 1848
  • diversaj poemoj, historiaj artikoloj, biografioj, vojaĝopriskriboj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Makó

Fontoj[redakti | redakti fonton]