Ágoston Pacséry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Pacséry
Persona informo
Naskonomo Tocsek Ágoston
Naskiĝo la  3-an de marto 1903(nun 1903-03-03)
en Hungario Nagybecskerek (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de junio 1977
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo aktoro • teatra asistanto • teatra reĝisorofilmreĝisoro
vdr

Ágoston Pacséry [Agoŝton paĉEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacséry Ágoston estis hungara reĝisoro, teatra helporeĝisoro. Lia nobela antaŭnomo estis pacséri [paĉEri], lia origina familia nomo estis Tocsek, lia frato estis László Pacséry.

Ágoston Tocsek [1] naskiĝis la 3-an de marto 1903 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Pacséry akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1926. Li estis teatra inspektoro kaj vicaktoro de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1927–1935. En la sekvaj 2 jaroj li estis porokaza reĝisoro en lernejoj, societoj. Ekde 1937 li interesiĝis pri filmoj, li kontribuis en filma revuo, verkis kelkajn scenarlibrojn, sed en la teatra jaro 1939 li estis reĝisoro kaj aktoro de Teatro Városi. Inter 1940 kaj 1944 li estis reĝisoro de 8 filmoj. En la jaroj 1946 kaj 1947 li estis sekretario de teatro Béke, dum la socialismo plene mankas informoj pri li.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ‘‘Földindulás’‘ (1940)
  • ‘‘Bajtársak’‘ (1942)
  • ‘‘A hangod elkísér’‘ (1944)

Aliaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • F.R. Greban: A Jézus Krisztusról szóló igazi Passio - teatra reĝisoraĵo
  • A beszélő köntös (1941) - scenarlibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]