Saltu al enhavo

Ágoston Trefort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Trefort
Persona informo
Naskonomo Trefort Ágoston Ádám Ignác
Naskiĝo 7-an de februaro 1817 (1817-02-07)
en Humenné
Morto 22-an de aŭgusto 1888 (1888-08-22) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 29-1-5 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Ágoston Trefort
Okupo
Okupo politikisto
juristo
opinia ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ágoston Trefort [Agoŝton trefort], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trefort Ágoston (pli komplete Trefort Ágoston Ádám Ignác estis hungara politikisto, ministro, membro (korespondanta en 1841, ordinara en 1867, prezidanta en 1885) de Hungara Scienca Akademio. Lia nepo estis grafo Ervin Batthyány.

Ágoston Trefort

Ágoston Trefort naskiĝis la 6-an de februaro 1817 en Hungario en Homonna (nuntempa Humenné en Slovakio). Li mortis la 22-an de aŭgusto 1888 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ágoston Trefort frekventis universitaton en Pest (urbo), poste li lernis juron en Eperjes. En 1836 li studvojaĝis en Eŭropo. Hejmenveninte li ricevis ŝtatan postenon en Buda, kie li konatiĝis kun József Eötvös. En 1843 li helpis la parlamentan laboron. En 1847 li edziĝis, tial li iĝis fora parenco de Eötvös. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis subministro, sed en septembro li ne konsentis kun la okazintaĵoj, tial li migris al Munkeno. Li hejmenvenis en 1850, sed li rifuzis la politikadon. Nur en 1860 li estis elektita subdepartementestro, poste parlamenta deputito. Inter 18651892 li estis senĉese parlamenta deputito, dume li estis ministro inter 1872-1888. Li multe strebis por la kulturo kaj moderna edukado, krome li fondis muzikakademion, universitatojn, industriartan muzeon.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Bankügy (1842)
  • Parlamentaj paroladoj (1861)
  • Előterjesztése a gazdasági tanintézetek fejlődése és állásáról (1878)
  • Beszédek és levelek (Paroladoj kaj leteroj), (1888)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]