Ágreda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágreda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 056  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 1° 55′ U (mapo)41.855-1.9202777777778Koordinatoj: 41° 51′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 929 m [+]
Areo 164,93 km² (16 493 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ágreda (Provinco Sorio)
Ágreda (Provinco Sorio)
DEC
Ágreda
Ágreda
Situo de Ágreda
Ágreda (Hispanio)
Ágreda (Hispanio)
DEC
Ágreda
Ágreda
Situo de Ágreda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ágreda [+]
vdr

Ágreda [Agreda] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la plej nordoriento de la provinco Sorio, lime kun Rioĥo kaj provinco Zaragozo, Aragono, kaj en la komarko Tierra de Ágreda, kies centro ĝi estas, en la nordoriento de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Ágreda en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 164,93 km²[1] kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 006 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte perdis pli dum la 19-a jarcento.

Ĝi distas 56 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Ágreda, Aldehuela de Ágreda, Fuentes de Ágreda y Valverde. Ĝi limas kun Dévano, Aguilar del Río Alhama (La Rioja), Cervera del Río Alhama (La Rioja), Tarazona (Zaragoza), Castilruiz, Ólvega, Los Fayos (Zaragoza), Tarazona (Zaragoza), Vozmediano, Cueva de Ágreda kaj Añón de Moncayo (Zaragoza).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cigudosa-San Felices, okupanta 21 hektarojn, nome 5 % de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 3 188 hektarojn, nome 19 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 2 338 hektarojn, nome 14 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruino de turo.

La areo apartenis unue al Aragono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 12-a jarcento. En 1119 Alfonso la 1-a de Aragono definitive konkeris la lokon pere de militistoj el Aragono kaj Francio, kiuj tie setliĝis. Tamen je la morto de la reĝo en 1135, la loko estis aligita de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio (1105-1157) al Katilio kaj reloĝata fare de kastilianoj de la montaroj de Soria.[2] La kastiliaj reĝoj donis al la urbo nombrajn privilegiojn cele al reteno en Kastilion. Tial ĝi estis loko por reĝaj nuptoj, paktoj, kunsidoj kaj militarigoj, kaj krome Ágreda havis propran foruon, havigitan de la reĝo Alfonso la 10-a (1221-1284) la 27an de Marto 1260; tiuepoke ĝi elstaris kiel fortikigita limloko inter la regnoj Kastilio kaj Aragono. Ĝi estis grava metiista centro, en kiu kunvivis eĉ post la kristana konkero, kristanoj, judoj kaj moriskoj; tial Ágreda estas konata kiel «La villa de las tres culturas» (trikultura urbo).

Post la unuigo de ambaŭ regnoj en la 16-a jarcento, la loko plue gravis kiel pasejo inter ambaŭ teritorioj, uzata de reĝoj kaj nobeloj, kaj dum la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj kelkaj nobelaj familioj instaliĝis en la urbo, kies palacoj restas kiel parto de la historia kaj kultura heredo. Tamen, la unuigo de ambaŭ regnoj rezultis en ekdekadenco kiel fortikaĵo.

Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Aldehuela de Ágreda kaj poste Fuentes de Ágreda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptista.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, palac-domoj tradicia arkitekturo kaj tiel plu. La Historia Kerno de Ágreda estas katalogita kiel Havaĵo de Kultura Intereso ekde 1994.​

Inter preĝejoj menciindas tiu de Sankta Mikaelo, gotika de la 15-a jarcento, kun romanika krenelhava turo de la 12-a jarcento kaj bela retablo de la 16-a jarcento; tiu de la Virgulino de la Roko, romanika de la 12-a jarcento, nuna sidejo de la Komarka Muzeo de Religia Arto; tiu de Yanguas, en ruinoj; tiu de Sankta Johano, de stilo malfrugotika; tiu de la Virgulino de Magaña, templo de la 16-a jarcento; tiu de Sankta Johano Baptista; la Baziliko de Nia Sinjorino de la Mirakloj, de la 16-a jarcento; la Konvento de la Koncipiĝo; kaj la Sinagogo, antikva kaj malgranda romanika preĝejo de la 12-a jarcento, konstruita sur iama sinagogo.

Aliaj vizitndaĵoj konstruaĵoj estas la Pordego de la Alkazaro; La gvatoturoj; la Palaco de familio Castejón, de la 17-a jarcento kun renesancaĝardeno de Don Diego de Castejón; renesanca urbodomo, de la 16-a jarcento; kaj kristanaj muregoj de Ágreda.

Krom tiuj monumentoj vizitindas en la maŭra kvartalo: la Araba Murego de Ágreda, aktuale sidejo de la urba interpretejo; la Pordego de Filipo la 2-a, enirejo al la araba kvartalo; la Araba Arko, de stilo kalifa, de la 10-a jarcento; Turego Muela; Turo Rollo; Ermitejo de la Virgulino de la Desamparados; Araba Pordego de Akvo, ĉe la Ermitejo de la Virgulino de la Desamparados; Rigardejo de la Arabaj Frutoĝardenoj, ĉe la araba arko; kaj la araba fontano.

Gravas la jam menciita Muzeo de Religia Arto de de la Virgulino de la Roko; la Muzeo Sor María Jesús de Ágreda kaj la Interpretejo de Ágreda. Kromas distrejoj kaj promenejoj, Arabaj Frutoĝardenoj, Parko Dehesa, la Promenejo de Vintro kaj la naĝejoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La plej etenda en la komarko.
  2. Historia de Ágreda

Bibliografio[redakti | redakti fonton]