Ákos Kovács (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ákos Kovács [Akoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Kovács Ákos Géza estis hungara kuracisto, profesoro, radiologo.

Ákos Kovács [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de novembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ákos Kovács akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1928. Ekde la sekva jaro li laboris en signifa hospitalo, kie li atingis la rangon ĉefkuracisto en 1943. Tamen interrompo okazis en la jaroj 1942 kaj 1943, tiam li estis armea kuracisto. En 1949 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1952 kaj 1973 li estis ĉefo de radiologio en Malsanulejo Rókus, poste li laboris unu jaron en radiologia instituto, kie li pensiuliĝis. Pli frue en 1958 li kandidatiĝis. Li multe okupiĝis pri radiologia fotado pri spinoj. Li faris desegnaĵojn pri vertebroj, kiuj disvastiĝis tutmonde.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Herniated Disks and Vertebral Ligaments on Native Roentgenograms (1949)
  • Sublŭation and Deformation of the Cervical Apophyseal Joints (1955)
  • Rtg-Atlasz (1958)
  • Roentgenologic study of the laryngeal function in singers (1967)
  • Observation of the Cervical Segment of the Spinal Canal by An Extension Device (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]