Álif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
← ø
ʾalif
Izole Fine Interne Komence
-

La álif (arabe أَلِف, álif) estas la unua litero de la araba alfabeto. En la klasika araba ĝi ne havas difinitan sonon kvankam meze de vorto ĝi kutime havas la valoron de la vokalo a longa /a:/.[1]

En la abjad-numeraloj havas la valoron de 1.[2]

Ortografia uzado[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas utili kiel tenilo por komenca vokalo aŭ por hamza, kondiĉe ke la hamza estu la unua grafemo de la vorto (أَب, ʾab, «patro»; إِن, ʾin, «se»; أُنمّ, ʾumm, «patrino») aŭ se en la vokala medio estas /a/ (رَأْس, raʾs, «kapo»; مَسْأَلة, masʾala, «demando»), kie ĝi havas la sonon de ajna mallonga vokalo aŭ restante sensona.<ref name="fonol"|> Ĝi povas utili ankaŭ kiel distingilo a kelkaj finaĵoj, restante tiuokaze ankaŭ sensona.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
  2. 2,0 2,1 Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.