Álvaro Cunhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Cunhal
Persona informo
Naskonomo Álvaro Barreirinhas Cunhal
Aliaj nomoj Manuel Tiago
Naskiĝo 10-an de novembro 1913 (1913-11-10)
en Koimbro
Morto 13-an de junio 2005 (2005-06-13) (91-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato de Lisbono
Familio
Patro Avelino da Costa Cunhal
Frat(in)o Maria Eugénia Cunhal
Okupo
Okupo politikistoskulptistoverkistoadvokato • revoluciulo
vdr

Álvaro CUNHAL (10-a de novembro de 1913, en Koimbro - 13-a de junio, 2005 en Lisbono) estis gvidanto de la Portugala Komunista Partio inter 1961 kaj 1992 kiel ĝenerala sekretario, poste prezidanto.

Álvaro Cunhal studis juron kaj kiel studento alpaŝis en 1931 la kontraŭleĝan komunistan partion dum diktaturo de Salazaro.

En 1949 oni juĝis lin je 20-jara mallibrejo. Li sukcesis en 1960 eskapi kun kelkaj komunistoj el la fifama Peniche-fortikaĵo. Poste li emigris kaj el Prago, Moskvo kaj Parizo direktis la PKP-on. Ĝi revenis en 1974, antaŭ 4 tagoj de la revolucio en Portugalion, li kaj la komunistoj preskaŭ akiris la potencon.

Li estis ĝismorta stalinisto, kiu rifuzis la eŭrokomunismon kaj ankoraŭ en 2000 alvokis al klasbatalo.

Cunhal tradukis dum la prizonaj jaroj al portugala lingvo la tragedion "Reĝo Lear" de Shakespeare. Lia prizona memorlibro aperis eĉ en Hungario sub kaŝnomo de Manuel Tiago. Li senvualigis sin nur antaŭ jardeko.